„ Jen la 57a volumo eldonita de Literatura Mondo. Ĝi aspektas tiel same alloga, kiel la ceteraj eldonaĵoj de tiu firmo.
Vallienne estis homo multtalenta, kiu eĉ en tre frua epoko sukcesis verki en nia lingvo sciencajn disertaciojn, lingvajn eseojn, tradukojn de klasikaĵoj (ekz., Eneido, Meta- morfozoj), kaj ankaŭ du 500-paĝajn romanojn —La Kastelo de Prelongo [tiel], (1907), kaj Ĉu Li ? (1908). Ĉu Li? do estas la dua, kaj ne — kiel dirite sur la titolpaĝo— la unua originala romano en Esperanto. Malgraŭ la felietoneco kaj supraĵeco de ĉi tiuj du verkoj (kiuj por pruduloj tre certe ne taŭgas), laŭ mia juĝo ili pli bone
ol iu ajn poste aperinta romano en nia literaturo sukcesas teni la intereson kaj atenton de la leganto: la personoj en ili vivas.
i do ĝojas, ke oni represas ĉi tiun verkon, kaj eble represos ankaŭ la alian.
La verko en sia nuna formo estas stile revizita de K. Kalocsay. Li tre kompetente iom mallongigis la rakonton, forstrekante el ĝi balastajn ripetojn ; kaj li eĉ iugrade reverkis la tutan libron, forigante el ĝi neakcepteblajn francismojn, malĝuste uzitajn vortojn, kaj malcertajn frazojn ; unuvorte, li celis doni al ni la verkon tia, kia ĝi verŝajne estus, se Vallienne mem estus verkinta ĝin nuntempe. Ĉu jure aŭ morale li rajtas tion fari, mi ne scias, kaj mi esprimas pri tio nenian opinion ; tamen oni povas esperi, ke tia kutimo ĉe represo de malnovaj verkoj ne fariĝos ĝenerala.
Komparante la du tekstojn, mi konstatas, ke en naŭ okazoj el dek la ŝanĝoj enkondukitaj de K. estas efektive kaj nedisputeble
plibonigoj ; el tia komparado oni efektive povas ricevi valoran lecionon pri stilo. Nur tie kaj tie la ŝanĝo farita ne estas tiel
evidente bona; kaj nur tre malofte oni sentas, ke la ŝanĝo estas bedaŭrinda.
Pri du aferoj tamen mi sentas fortan bedaŭron. Ne estas bone, ke personaj nomoj (substantivoj) havu adjektivan finaĵon: por mi la Esperanta formo de Josephine estas Jozefino, kaj Jozefa estas la adjektiva formo de Jozefo (ekz., la Jozefa vesto). Kaj plej multe mi bedaŭras la buĉadon de la malfeliĉa vorto ci ; de mi amata, kaj de K. persekutata. La uzo de tiu vorto ci estis por mi unu granda ĉarmo de la originala libro. Principe, estas aprobinde, ke (ĝis deca grado) Esperanta traduko de Eneido havu ne internacian sed Latinan vortordon, kaj donu al la leganto la iluzion, ke li legas Latinan lingvon : kaj same, ke en Esperanta romano oni permesu kaj eĉ celu, ke la parolo de francoj el Parizo imagigu al la leganto, ke ili
efektive parolas france. Plena internacieco kaj unuformeco de stilo ne estas ĉiam kaj ĉiuokaze dezirinda, eĉ en Esperanto. ” |