Saltu al enhavo

Kalango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 02:28, 15 dec. 2015 farita de Lingveno (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Kalango (portugale Calango) estas parodanco kaj stilo de la brazila popolmuziko el Minas-Ĝerajso. La ritmo similas al tiu de samba urbano, oni distingas inter kantataj kaj instrumentaj versioj. Tipa instrumento estas la akordiono sanfona. Grava muzikisto de kalango estas Martinho da Vila.