Cejlono (insulo)
Cejlono | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Supermara alteco | 2 524 m [+] | |
Koordinatoj | 7° 30′ N, 80° 45′ O (mapo)7.580.75Koordinatoj: 7° 30′ N, 80° 45′ O (mapo) | |
Plej alta punkto | Pidurutalagala [+] | |
Akvokolektejo | 67 655 km² (6 765 500 ha) [+] | |
Areo | 67 655 km² (6 765 500 ha) [+] | |
Loĝantaro | 21 700 000 [+] | |
Cejlono | ||
Vikimedia Komunejo: Sri Lanka [+] | ||
Srilanko antaŭe nomita Cejlono (sanskrite श्री लङ्का - signifante glora, benita lando) estas insulo en la Hinda Oceano. La plej granda insulo de de la samnoma landdo Srllanko.
La longo de la insulo de nordo ĝis sudo estas 432 km, kaj la larĝo de okcidento ĝis oriento estas 224 km. La areo de la insulo estas 65 610 km² [1]. La plej alta punkto estas Monto Pidurutalagala, 2524 m.
En la nordokcidento, Srilanko estas apartigita de la Hindustana Duoninsulo fare de la Palka Markolo, Golfo Palk kaj la Golfo de Manara. Antaŭe, ĝis la 15-a jarcento, la insulo estis ligita al la ĉeftero per istmo, sed post forta sismo ĉirkaŭ 1481, la istmo "disrompiĝis" en ĉenon de insuloj - Rama Setu (angle Adam's Bridge).
En la nordo kaj oriento la insulo estas limita per la Bengala Golfo.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Dum la brita kolonia epoko, la insulo estis nomita Cejlono, sed hodiaŭ Srilanko ofte estas uzita anstataŭe. Por la ŝtatformado de Sri-Lanko, kiu konsistigas la tutan insulon, la nomo Srilanko estas uzata preskaŭ ekskluzive hodiaŭ.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Tropika pluvarbarklimato regas en la areo. La averaĝa jara temperaturo en la areo estas 22 °C. La plej varma monato estas marto, kiam la averaĝa temperaturo estas 24 °C, kaj la plej malvarma estas julio, kun 20 °C. Meza jarpluvo estas 2,481 milimetroj. La plej malseka monato estas decembro, kun averaĝe 427 mm da precipitaĵo, kaj la plej seka estas julio, kun 98 mm da precipitaĵo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Srilanko (Шри-Ланка) (ru). Arkivita el la originalo je 2022-03-11. Alirita 2011-11-11 .