Celo
Aspekto
Celo povas esti[1]:
- Objekto, kiun oni penas trafi: "ni volas montri, ke la ĝardeno estas la celo de la flugado".
- Tio, kion oni penas atingi aŭ plenumi: "gazeto, kiu havas la celon labori por la propagando de la lingvo".
- Punkto, linio aŭ zono, kiun oni devas pripafi aŭ konkeri: "bombadi nemilitistan celon".
En teorio de aŭtomata regado celo estas matematike priskribita kiel:
- Funkcio, kiun oni strebas minimumigi aŭ maksimumigi;
- Vektoro de stato, oni strebas regi la sistemon tiel ke ĝia vektoro de stato estu egala al tiu.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri celo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ Eĉ bagatelo povas servi al celo. ” „ Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon. ” „ Trafi du celojn per unu ŝtono. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 184
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-17 .