Dadaismo
Aspekto
Dadaismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta movado kultura movado literatura movado arta stilo | |||||
avangardo | |||||
Komenco | 1910-aj jaroj vd | ||||
Poste | superrealismo vd | ||||
| |||||
Dadaismo estas arta stilo; kelkaj nomas ĝin arta movado, kiu floris inter 1916 kaj 1924.
Ĝi ekestis en 1915, kiam la verkisto Hugo Ball en Zuriko kunvenigis artistojn diversbranĉojn kaj hazarde (?) el vortaro germana-franca trovis la (francan) vorton "dada" (hobio, "amata ĉevaleto"), laŭ kiu li nomis la novan artstilon.
Laŭ kontraŭa tezo de Marcel Janco tiu evento estis posta inventaĵo; la nomo estis kreita laŭ la ŝampuo "DADA", tiutempe vendata (ankaŭ) en Zuriko.
Dadaismo relativigas aŭ eĉ dubindigas la tutan ĝistiaman arton, troigante ties abstraktigojn ĝis sensencaj kaosaĵoj.
Gravaj dadaistoj
[redakti | redakti fonton]- Jean Arp (1886-1966)
- Sophie Taeuber-Arp (1889 - 1943)
- Johannes Baader (1875-1955)
- Johannes Theodor Baargeld (1892-1927)
- Hugo Ball (1886-1927)
- Marcel Duchamp (1887-1968)
- Max Ernst (1891-1976)
- Elsa von Freytag-Loringhoven (1874-1927)
- George Grosz (1893-1959)
- Raoul Hausmann (1886-1971)
- John Heartfield (1891-1968)
- Hannah Höch (1889-1978)
- Richard Huelsenbeck (1892-1974)
- Marcel Janco (1895-1984)
- Man Ray (1890-1976)
- Hans Richter (1880-1976)
- Kurt Schwitters (1887-1948)
- Walter Serner (1889-1942)
- Tristan Tzara (1896-1963)
- Roger Vitrac (1899-1952)
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Sep manifestoj DADA de Tristan Tzara. Trad. Ionel Oneţ. Berkeley: Eldonejo Bero, 2001.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](germana) 100 jaroj dada, jutuba filmeto