Eŭropaj balotoj de 2009
Tago | Ŝtatoj |
---|---|
ĵaŭdo, 4-a de junio |
Britio, Nederlando |
vendredo, 5-a de junio |
Ĉeĥio (1-a tago), Irlando |
sabato, 6-a de junio |
Ĉeĥio (2-a tago), Italio (1-a tago), Latvio, Malto, Slovakio |
dimanĉo, 7-a de junio |
Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Italio (2-a tago), Kipro, Litovio, Luksemburgo, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio |
La 7-aj eŭropaj balotoj okazis inter la 4-a kaj la 7-a de junio 2009 en 27 membraj ŝtatoj de Eŭropa Unio. Por kvinjara oficperiodo (2009-2014) estis elektitaj 736 deputitoj al Eŭropa Parlamento. Voĉdonis ĉirkaŭ 43% de la eŭropanoj - plej malmulte en la historio.
Kandidatiĝantaj partioj kaj partiaj aliancoj
[redakti | redakti fonton]Ĉar la eŭropaj balotoj en la unuopaj EU-membroŝtatoj okazis laŭ naciaj listoj, la kandidatiĝantaj politikaj partioj diferencas laŭ ŝtatoj – do sur la balotaj listoj aperis la naciaj partioj konataj al la civitanoj. La elektitaj membroj de la Eŭropa Parlamento el tiuj naciaj partioj tamen grupiĝas laŭ eŭropaj partioj, kaj alianciĝas en frakcioj. La plej multaj de tiuj eŭropaj partiaroj antaŭ la baloto ellaboris komunajn politikajn programojn, sed en multaj ŝtatoj ankaŭ la naciaj membropartioj prezentis proprajn pri-eŭropajn programojn.
Rezulto
[redakti | redakti fonton]La partopreno en la eŭropaj balotoj sume ampleksis 42,9 procentojn de ĉiuj balotrajtaj civitanoj – iom malpli ol en la eŭropaj balotoj 2004. Krom en Belgio kaj Luksemburgio, kie ekzistas balota devigo kaj tial la partopreno atingis pli-malpli 90 procentojn, la balota partopreno aparte altis en Malto (78,8 %) kaj en Italio (65,1 %). Ĝi aparte malaltis en Litovio (20,5 %) kaj en Slovakio (19,6 %).
La divido de la parlamentaj seĝoj al la frakcioj ne dekomence klaras, ĉar iuj naciaj partioj tuj post la baloto ankoraŭ ne decidis pri aliĝo al frakcio. La Eŭropa Parlamento tuj post la baloto publikigis la jenan provizoran rezulton:[1]
Frakcio | ELA |
Demokr. |
partopreno | |||||||
Entute | 263 | 163 | 80 | 35 | 51 | 33 | 18 | 91 | 736 | 42,9 % |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aŭstrio | 6 (ÖVP) | 5 (SPÖ) | 1 (Grüne) | 3 (Martin) 2 (FPÖ) |
17 | 42,2 % | ||||
Belgio | 3 (CD&V) 1 (N-VA) 1 (CDH) 1 (CSP) |
3 (PS) 2 (SP.A) |
3 (Open VLD) 2 (MR) |
1 (Groen!) 2 (Ecolo) |
2 (VB) 1 (LDD) |
22 | 90,4 % | |||
Britio | 13 (Lab) | 11 (LD) | 2 (Greens) 2 (SNP) 1 (PC) |
1 (SF) | 13 (UKIP) | 25 (Con) 2 (BNP) |
72 | 34,5 % | ||
Bulgario | 5 (GERB) 1 (SDS/forta Bulgario) |
4 (BSP) | 3 (DPS) 2 (Stabileco kaj Progreso) |
2 (Ataka) | 17 | 37,5 % | ||||
Ĉeĥio | 2 (KDU–ČSL) | 7 (ČSSD) | 4 (KSČM) | 9 (ODS) | 22 | 28,2 % | ||||
Danio | 1 (C) | 4 (A) | 3 (V) | 2 (O) | 2 (F) | 1 (N) | 13 | 59,5 % | ||
Estonio | 1 (IRL) | 1 (SDE) | 1 (RE) 2 (KE) |
1(Tarand) | 6 | 43,2 % | ||||
Finnlando | 3 (Kok.)
1 (KD) |
2 (SDP) | 3 (Kesk.)
1 (SFP) |
2 (Vihr.) | 1 (Perus-S) | 13 | 40,3 % | |||
Francio | 30 (UMP) | 14 (PS) | 6 (MoDem) | 14 (EE) | 4 (FG) | 1 (Libertas) | 3 (FN) | 72 | 40,5 % | |
Germanio | 34 (CDU) 8 (CSU) |
23 (SPD) | 12 (FDP) | 14 (Grüne) | 8 (Linke) | 99 | 42,5 % | |||
Grekio | 7 (ND) | 9 (PASOK) | 1 (Verduloj) | 2 (KKE) 1 (SYRIZA) |
2 (LAOS) | 22 | 52,6 % | |||
Hispanio | 23 (PP) | 21 (PSOE) | 1 (CDC) 1 (PNV |
1 (ERC) 1 (ICV) |
1 (IU) | 1 (UPyD) | 50 | 46,0 % | ||
Hungario | 14 (Fidesz) 1 (MDF) |
4 (MSZP) | 3 (Jobbik) | 22 | 36,3 % | |||||
Irlando | 4 (FG) | 2 (Lab) | 1 (sendependa) | 3 (FF) | 1 (SF) | 1 (sendependa) | 12 | 57,6 % | ||
Italio | 29 (PdL) 5 (UDC) |
7 (IdV) | 9 (LN) | 22 (PD) | 72 | 65,1 % | ||||
Kipro | 2 (DISY) | 1 (EDEK) | 2 (AKEL) | 1 (DIKO) | 6 | 58,9 % | ||||
Latvio | 1 (JL) | 1 (LPP/LC) | 1 (TB) 2 (PS) |
1 (PCTVL) | 2 (SC) | 8 | 52,6 % | |||
Litovio | 4 (TS-LKD) | 3 (LSDP) | 1 (DP) 1 (LRLS) |
2 (TT) | 1 (LLRA) | 12 | 20,5 % | |||
Luksemburgo | 3 (CSV) | 1 (LSAP) | 1 (DP) | 1 (Déi Gréng) | 6 | 91,0 % | ||||
Malto | 2 (PN) | 3 (PL-MLP) | 5 | 78,8 % | ||||||
Nederlando | 5 (CDA) | 3 (PvdA) | 3 (VVD) 3 (D66) |
3 (GL) | 2 (SP) | 2 (CU) | 4 (PVV) | 25 | 36,5 % | |
Pollando | 25 (PO) 3 (PSL) |
7 (SLD-UP) | 15 (PiS) | 50 | 24,5 % | |||||
Portugalio | 8 (PSD) 2 (CDS-PP) |
7 (PS) | 2 (CDU) 3 (BE) |
22 | 36,5 % | |||||
Rumanio | 10 (PD-L) 2 (UDMR) 1 (unabh.) |
11 (PSD-PC) | 5 (PNL) | 3 (PRM) | 33 | 27,2 % | ||||
Slovakio | 2 (SDKÚ-DS) 2 (KDH) 2 (SMK) |
5 (Smer-SD) | 1 (SNS) | 1 (LS-HZDS) | 13 | 19,6 % | ||||
Slovenio | 2 (SDS) 1 (N.Si) |
2 (SD) | 1 (LDS) 1 (Zares) |
7 | 28,0 % | |||||
Svedio | 4 (M) 1 (KD) |
5 (S) | 3 (FP) 1 (C) |
2 (MP) | 1 (V) | 1 (PP) | 18 | 43,8 % | ||
Frakcio | ELA |
Demokr. |
partopreno |
La grupo „aliaj“ laŭ la fina balota tago ampleksis – krom la ĝis nun senfrakciaj parlamentanoj kaj la unuafoje al la parlamento balotitaj partioj – aparte ankaŭ la britajn kaj ĉeĥajn konservativulojn (24 resp. 9 seĝoj), por kiu oni antaŭvidis postan aliĝon al la frakcio UEN, kaj la italan partion PD (22 seĝoj), kies posta aliĝo al la frakcioj SPE aŭ ALDE ankoraŭ ne klaris. Krome tiu prezento orientiĝis laŭ la frakcia aparteno de la lasta parlamenta periodo. Do ankaŭ la irlanda partio FF, kies transiro al la frakcio ALDE laŭ la stato de finbalotado konsideriĝis certa, ĉi tie ankoraŭ konsideriĝis membro de la antaŭa frakcio UEN. La ekzakta konsisto de la frakcioj de la nove konsistigata Eŭropa Parlamento plej malfrue klaros je ties komenca kunsido la 14-an de julio 2009.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La federacio Eŭropo - Demokratio - Esperanto planis starti en ĉi-tiuj balotoj en ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio, tamen sukcesis registrigi balotan komitaton nur en Francio kaj Germanio[2]. Nek la franca, nek la germana branĉo de EDE sukcesis sendi deputiton, sed ja la kampanjo utilis por disvastigi sian novan ideon, konstrui Eŭropo de civitanoj pere de la komuna lingvo esperanto.
Denove al EP estis elektita la pola esperantistino Małgorzata Handzlik (EPP-ED).
Opiniosondoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ opiniosondo Eŭrobarometro (aŭtuno 2008) eŭropanoj ne tro multe interesiĝas pri balotoj[3]:
- sen interesiĝo - 54%
- interesiĝo - 44%
- tute sen interesiĝo - 15%
- decidintaj partopreni balotojn - 28%
- manko de scio pri dato de balotoj - 67%
- bone indikis jaron de balotoj - 26%
Opiniosondo el aprilo 2009[4]:
- Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj - 249 seĝoj
- Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj - 209 seĝoj
- Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo - 87 seĝoj
- frakcio de Konservativa Partio - 58 seĝoj
Pli detalaj informoj pri balotoj
[redakti | redakti fonton]Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ divido de la parlamentaj seĝoj po EU-membroŝtato (www.elections2009-results.eu)
- ↑ Libera Folio, 10-a de aprilo 2009: Reinhard Selten denove kandidatos en la eŭropaj elektoj
- ↑ (pl) Rzeczpospolita, 21-a de januaro 2009: Malgranda interesiĝo pri balotoj al eŭropparlamento Arkivigite je 2012-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (pl) Rzeczpospolita, 7-a de aprilo 2009: La parlamento krevinta duone Arkivigite je 2012-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo de balotoj (de la Eŭropa Parlamento, en oficialaj lingvoj de EU)
- EuroparlTV - oficiala televido de la Eŭropa Parlamento, kie oni multe informas pri balotoj Arkivigite je 2010-11-05 per la retarkivo Wayback Machine (en oficialaj lingvoj de EU)
|