Ercsi
Ercsi | |||
urbo | |||
Ne estas priskribata en wikidatumoj
| |||
|
|||
Hungaria urbo | |||
---|---|---|---|
Koordinatoj | 47° 14′ 59″ N 18° 53′ 28″ O / 47.24972 °N, 18.89111 °O (mapo) | ||
Areo | 65 km² (6 500 ha) | ||
Loĝantaro | 8 400 (2024) | ||
Poŝtkodo | 2451 | ||
Telefona antaŭkodo | 25 | ||
Vikimedia Komunejo: Ercsi | |||
Retpaĝo: ercsi | |||
Ercsi [erĉi] estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, (iam en subregiono de Ercsi, kie estas centro de subregiono) nun en Distrikto Martonvásár.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ercsi situas sur ebenaĵo laŭ la fervojo Budapeŝto-Pécs, laŭ dekstra flanko de Danubo, aŭtoŝoseo M6 estas ne tro for, fine estas haveno kaj ankaŭ pramo tra Danubo al Szigetújfalu. Budapeŝto troviĝas 34 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ercsi estis loĝata jam dum la neolitiko, en la bronzepoko. La unua konata popolo estis romianoj, kiuj ankaŭ tie loĝis.
La turkoj detruis la komunumon en 1526. Finiĝis la turka erao en 1686. La malgranda hungareco dikiĝis kun serboj, germanoj, slovakoj, ciganoj.
En 1636 la urbo ricevis la rangon kampurbo. En 1689 ortodoksa klostro konstruiĝis. En 1767 baroka romkatolika preĝejo konstruiĝis. En 1800 la komunumo rericevis la rangon kampurbo. En la 19-a jarcento uzino pri alkoholaĵoj konstruiĝis, baldaŭ estiĝis ankaŭ uzino pri sukero. En 1970 la komunumo iĝis nur grandvilaĝo, sed en 2000 ĝi iĝis urbo.
Famaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Péter Baczakó, halterlevisto
- Elek Gozsdu (1849–1919) verkisto, advokato, reĝa ĉefprokuroro
- József Halasy-Nagy, filozofo
- László Korizmics, agronomo naskiĝis en ekstera parto de Ercsi
- Antal Bejczy, inĝeniero naskiĝis en ekstera parto de Ercsi
- Gyula Viszota, literaturhistoriisto
- János Závodi, gitaristo naskiĝis en Ercsi
- Péter Rudas, bestokuracisto mortis ĉe Ercsi pro aŭtoakcidento
- József Ónody, naĝisto
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Ercsi)
- Kalvinana preĝejo (Ercsi)
- muzeo pri József Eötvös
- kapelo de 1828, ankaŭ pilgrimloko