Ferenc Csipes
Ferenc Csipes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1965 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Andrea Orosz |
Infano | Tamara Csipes |
Okupo | |
Okupo | kajakisto kanuisto |
Ferenc Csipes [ĉipeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csipes Ferenc estas hungara kajakisto, trifoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto. Lia edzino estis Andrea Orosz, ilia filino estis Tamara Csipes.
Ferenc Csipes[1] naskiĝis la 8-an de marto 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Csipes edziĝis en 1989 kaj divorcis en 2001, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1989 kaj 1991. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1996, poste li havis postenon en sia sportklubo, ekde 2004 li estis trejnisto. Li ricevis signifajn ŝtatajn premiojn inter 1988-2001.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Ferenc Csipes inter 1978-1996 estis kajakisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 28-foje inter 1984-1996. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988, Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kun ora, du erĝentaj kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua okfoje inter 1985-1991. Li konkursis individue, duope aŭ kvarope en ĉiuj distancoj.
Liaj elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- Tamara Csipes
- Erika Medveczky
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- anglalingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/record/-/record/PIM92574 hungarlingva datenaro de muzeo