Kurt Cobain
Aspekto
Kurt Cobain | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Kurdt Kobain |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1967 en Aberdeen, Vaŝingtonio |
Morto | 5-an de aprilo 1994 (27-jaraĝa) en Seatlo |
Mortokialo | Pafvundo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Aberdeen High School (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Donald Leland Cobain (en) |
Patrino | Wendy Elizabeth Fradenburg (en) |
Edz(in)o | Courtney Love (mul) (1992–1994) |
Infano | Frances Bean Cobain (mul) |
Okupo | |
Okupo | gitaristo vidartisto kantoverkisto kantisto komponisto |
Verkoj | Smells Like Teen Spirit Nevermind |
Kurt COBAIN (naskiĝis la 20-an de februaro 1967, mortis la 5-an de aprilo, 1994) estis ĉefkantisto, gitar-ludisto kaj komponisto de la fama rokgrupo Nirvana. Li naskiĝis en Aberdeen, en la ŝtato de Vaŝingtonio, en Usono. Li kreis Nirvana en 1987, kune kun Krist Novoselic.
La grupo fariĝis famega en la 1990-aj jaroj, ĉar ili popularigis novan muzikan stilon, nomata "grunge".
Post lia famiĝo, Cobain devis lukti kontraŭ deprimo, dependo je drogoj kaj la konstanta premo de la amaskomunikiloj sur lia familio.
En 1994 Kurt Cobain memmortigis sin, pafante al si mem en la kapo. Lia sinmortigo verŝajne igis lin ankoraŭ pli fama, kaj nuntempe li restas mond-konata.