László Helyey
Aspekto
László Helyey [lAslO hejei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Helyey László estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
László Helyey [1] naskiĝis la 21-an de majo 1948 en Újpest. Li mortis la 3-an de januaro 2014 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Helyey estis laboristo en teatro ekde 1966, poste li estis kelnero. En 1968 li estis jam amatora aktoro. Li akiris diplomon en Teatran kaj Filman Altlernejon en 1975. Post la diplomo li estis membro en:
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) 1975-1978, 1984-1986, 1989-1992
- Nacia Teatro (Budapeŝto) 1978-1981
- Teatro Katona József 1981-1984
- Nacia Teatro (Pécs) 1986-1987
- Teatro Szigligeti (Szolnok) 1987-1989
- depost 1992 en Budapeŝto en pli malgrandaj teatroj.
Li ricevis ofte rolojn ankaŭ en filmoj. Li ricevis premiojn en 1976, 1990, 1991, 2012.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo
- Rikardo Tria (Shakespeare) - princo Buckingham
- Ŝekspiro: Reĝo Lear - Edgar
- Molière: Tartuffe - Orgon
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Rikardo Tria - Sir William Catesby (1973)
- memorfilmo pri Petőfi - Ferdinánd (1981)
- Ni neniam mortos! - Balogh II (1993)
- hungaraj voĉoj de Gérard Depardieu, Donald Sutherland, Morgan Freeman, Alan Rickman, Klaus Maria Brandauer