Saltu al enhavo

Marie-Esméralda de Belgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie-Esméralda de Belgio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1956 (1956-09-30) (68-jaraĝa)
en Château du Stuyvenberg, Laken
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater UCLouvain Saint-Louis – Bruxelles (en) Traduki
Katolika universitato de Loveno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio vd
Patro Leopoldo la 3-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Lilian, Princess of Réthy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Alberto la 2-a de Belgio, Joséphine-Charlotte de Belgio, Ingeborg Verdun (en) Traduki, Marie-Christine de Belgio, Aleksandro de Belgio kaj Baldueno la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Salvador Moncada (en) Traduki (1998–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Alexandra Moncada (en) Traduki, Leopoldo Moncada (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Esmeralda de Réthy vd
Okupo ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia Reĝa Moŝto Princino Marie-Esméralda de Belgio (naskiĝinta la 30-an de septembro 1956 en la kastelo de Laeken, Bruselo), estas ĵurnalistino, verkistino, dokumentofilmistino kaj membro de la belga reĝa familio[1]. Post studado de juro kaj ĵurnalismo ĉe la katolika universitato en Louvain-la-Neuve, la princino komencis sian karieron de ĵurnalistino sub la plumnomo Esmeralda de Réthy. Ŝi laboris ĝis 1998 kiel sendependa ĵurnalistino por pluraj francaj, germanaj, italaj kaj hispanaj revuoj, farante intervjuojn de personoj el la mondo de spektakloj, artoj, sciencoj kaj entreprenistoj[2].

Ŝi estas la due naskita filino de la reĝo Léopoldo la 3-a de Belgio kaj de lia dua edzino, Lilian Baels, titolita princino de Réthy[3]. Maria-Esmeralda havas (forpasintan) fraton, la princon Alexandre, kaj fratinon, la princinon Marie-Christine. Ŝi estas ankaŭ la duonfratino de la princino Joséphine-Charlotte de Luksemburgo (1927-2005), de la reĝoj Baldueno la 1-a de Belgio (1930-1993) kaj Alberto la 2-a de Belgio.

Ŝi estas ankaŭ aktivistino rilate al ekologio kiel la klimata ŝanĝo kaj la senbrida senarbarigo, homaj rajtoj kaj pli specife virinaj rajtoj kaj rajtoj de indiĝenaj popoloj[4]. Ŝi kredas ke la defendo de homaj rajtoj ne estas sufiĉe inkluzivema kaj tial kontraŭrasisma kaj malplimultaj movadoj estu pli enplektitaj en ĝi.

En 2011, Esmeralda publikigis libron titolitan "Tero!, ni agadu por la planedo, ne estas tro malfrue». Jaron poste, Esmeralda verkis libron pri sia patrino: «Lilian, princino inter ombroj kaj lumoj» en kunlaboro kun Patrick Weber (eld. Racine). En 2014, ŝi same dediĉis libron al siaj geavoj "Albert kaj Elisabeth" kun Christophe Vachaudez (eld. Racine). La sama jaro, Esmeralda publikigas libron pri la laŭreatinoj de la Nobel-premio pri paco, titolitan «Femmes prix Nobel de la Paix».

Protektantino de la naturmedio

[redakti | redakti fonton]

Ŝi ĉefe donis multe da konferencoj kaj verkis multnombrajn artikolojn, samkiel libron titolitan «Tero!, ni agu por la planedo, ne estas tro malfrue». En 2015 ŝi partoprenis al kampanjoj de Antartica Greenpeace. En sia dokumentfilmo kun Nicolas Delvaulx titolita «Virunga» (2016), ŝi substrekas la gravecon de la parko pro ĝia escepta diverseco kaj de ĝia daŭripova disvolviĝo. Danke al la laboro de la Fondumo Virunga, la riverbordaj loĝantaroj de la parko havas aliron al laboro kaj energio de la hidroelektraj centraloj.

Ekde 2019, la princino Esmeralda estas la honora ambasadorino de WWF Belgio.

La princino Esmeralda estis arestita dum manifestacio de Extinction Rebellion en Londono, la 10-an de oktobro 2019 pro sia partopreno en agado de stratblokado gvidita de tiu movado[5]. Ŝi kredas, ke la klimato bezonas radikalan agadon[6], dum tiu movado tamen rekomendas ne-perfortan civilan malobenon kun la celo devigi la registarojn agadi kontraŭ la klimata ŝanĝo. Ŝi kredas, ke la defendo de homaj rajtoj ne estas sufiĉe inkluzivemaj kaj tial kontraŭsismaj kaj malplimultaj movadoj estu pli enplektitaj en ĝi.

Protekto de la indiĝenaj popoloj

[redakti | redakti fonton]

En 1989, ŝi subtenis la kampanjon de la estro Raoni por protekti la amazonian arbaregon en Brazilo kun la helpo de la fama internacia kantisto Sting. La reĝo Leopoldo renkontis Raoni en 1964. En 2011, dum arta festivalo Europalia Brasil, Maria-Esmeralda renkontis delegacion de la Mehinako-indianoj.

En decembro 2015 al la Cop21 de Parizo, Maria-Esmeralda renkontis membrojn de la tribo de la Kichwas de Sarayaku en Ekvatoro. La Fundoj Léopold 3a financis unu el iliaj projektoj.

En julio 2016, la princino vizitis la indiĝenan popolon Xerente en Porteirão, Brazilo. En Brasilia, ŝi oficiale malfermis ekspozicion de fotoj de ŝia patro dum kiu ŝi substrekis en prelego la gravecon de la protektado kaj de la promocio de la indiĝenaj rajtoj en ĉeesto de la fama indiana estro Alvaro Tukano.

En decembro 2016, ŝi estis en Marakeŝo dum la COP22 kie ŝi partoprenis al eventoj organizitaj de la Internacia Asocio WECAN kiu celas subteni la indiĝenajn virinojn protektante la vivmedion.

En septembro 2017, ŝi fariĝis la baptopatrino de la kampanjo por la protektado de la amazonia arbaro lanĉita de la asocio Mouvement Actions (Movado Agoj) tra la mondo.

Virinaj rajtoj

[redakti | redakti fonton]

Maria-Esmeralda donas multnombrajn konferencojn pri la temo de virinaj rajtoj. En decembro 2013, ŝi partoprenis en brusela teatraĵo titolita «Blessées à mort» (vunditinoj ĝismorte) de la itala aŭtoro Serena Dandini pri la temo feminicido. Ŝi legis monologon sur la teatra scenejo kiu nomiĝis «Fleur de Lotus» (Floro de Lotuso). En marto 2015, ŝi partoprenis al forumo titolita «Jump» (Saltu) por promocii la egalecon de la genroj sur la internacia scenejo.

Verkaro (selekto, ĉefe franclingva)

[redakti | redakti fonton]
  • Léopold III, mon père, eldonejo Racine, 2001
  • Léopold III, photographe, eldonejo Racine, 2006
  • Terre !, eldonejo Racine, 2011
  • Lilian, une princesse entre ombre et lumière, eldonejo Racine, 2012 (kun Patrick Weber)
  • Albert et Élisabeth, eldonejo Racine, 2014 (en kunlaboro kun Christophe Vachaudez)
  • Femmes prix Nobel de la paix, eldonejo Avant-propos, 2014

Ŝi vivas jam pli ol 20 jaroj en Londono. Ŝia edzo estas sciencisto el Honduro. Iliaj infanoj nomiĝas Aleksandra kaj Leopoldo[7].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo

[redakti | redakti fonton]

Blogo pri la reĝa familio de Belgio, intervjuo de la princino pri ŝia kariero de ĵurnalistino (la 9-an de oktobro 2012)

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas tuta aŭ parta traduko de la artikolo Marie-Esméralda de Belgique en la franclingva vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (fr) "Esmeralde de Belgique au Salon „Ecrire l’Histoire", en: Noblesse & Royautes, la 22-an de novembro 2016
  2. (fr) Interview de la princesse Marie-Esméralda de Belgique, blogo pri la belga reĝa familio, la 9-an de oktobro 2012, alirite la 5-an de aŭgusto 2020.
  3. (nl) Stamboom, VRT NWS, la 21-an de julio 2019
  4. (fr) Béatrice Delvaux, Les Racines élémentaires d’Esmeralda de Belgique: «Toute ma vie j’ai essayé de dire que j’étais autre chose qu’une princesse», Le Soir, la 5-an de februaro 2020, alirite la 5-an de aŭgusto 2020.
  5. (fr) Serge Quoidbach: Esmeralda de Belgique: "On m'a mise dans une cellule". en: L‘Echo. la 11-an de oktobro 2019
  6. (nl) Paul Cobbaert, "Filip is een moedig man", p. 4-5, intervjuo en la dimanĉa gazeto Zondag, la 19-an de julio 2020.
  7. (en) Intervjuo kun princino Esmerald de Belgio, The Cross of Laeken, la 1-an de februaro 2009.