Merishausen
Merishausen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝafhaŭzo |
Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo. |
Koordinatoj | 47° 45′ 39″ N 8° 36′ 34″ O / 47.76083 °N, 8.60944 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 45′ 39″ N 8° 36′ 34″ O / 47.76083 °N, 8.60944 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 710 |
Areo | 17,57 km² |
Alteco | 533 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8232 |
Komunumkodo | 2936 |
Merishausen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 710 loĝantojn je la 30-a de junio 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Merishausen situas proksimume 7 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Ŝafhaŭzo en la valo de la rivereto Durach inter sep montetoj. Sur la tereno de la komunumo troviĝas la monto Hagen, kiu apartenas al la montarĉeno Randen kaj estas kun 912 m s. m. la plej alte situanta punkto de la kantono.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Merishausen limas en nordo kun la germana komunumo Blumberg (Baden-Virtembergo) kaj Bargen, en oriento al Tengen (Baden-Virtembergo) kaj Büttenhardt, en sudo al Ŝafhaŭzo kaj Hemmental kaj en okcidento al Beggingen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Merishausen atingeblas ek de stacidomo de Ŝafhaŭzo per la loka buso H23 de la Verkehrsbetriebe Schaffhausen en 15 minutoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Merishausen datiĝas el la jaro 846 kiel Morinishusun. En mezepoko la monaĥejoj Sankt-Galo, Allerheiligen kaj Rejnaŭo posedis bienojn en Merishausen. En la 1520-aj jaroj la urbo Ŝhafhaŭzo akiris la regadon pri Merishausen. En la jaro 1550 Merishaŭsen fariĝis kune kun la najbara komunumo Bargen la sepa supervoktejo de la ŝafhaŭza kamparo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|