Mondoj
Aspekto
Mondoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 2001 | |
Urbo | Bielsko-Biała, Pollando | |
Eldoninto | KLEKS | |
Paĝoj | 216 | |
ISBN | 837194201X | |
Mondoj estas antologio de 34 esperantlingvaj rakontoj, titolata "rikolto 2001". Ĝin en 2001 publikigis la eldonejo KLEKS de Georgo Handzlik en Bielsko-Biała, Pollando. Elektiĝis noveloj de Grigorij Arosev, Sten Johansson, Trevor Steele, Spomenka Štimec kaj 26 aliaj. Sume do prezentiĝas verkaĵoj de 30 aŭtoroj, elektitaj el 52 verkoj senditaj laŭ alvoko de la eldonejo. La eldono estis aŭspiciita de Esperantlingva Verkista Asocio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- koncizaj informoj pri la antologio en katalogo de la libroservo de UEA esperante
- recenzo "Ĉu vi rimarkos komunajn trajtojn?", unue aperinta en Monato, de Wolfram Rohloff
- recenzo "Tridek “mondoj” en unu volumo", unue aperinta en La Ondo de Esperanto, 2002, volumo 10 (97), de Wolfgang Kirschstein
- recenzo "Originalaj noveloj de 30 verkistoj", unue aperinta en la revuo Esperanto, 2002, de Donald Broadribb
- recenzo "Zorgi kaj esperi", unue aperinta en Literatura Foiro, volumo 196, aprilo 2002, de Radojica Petrović