Ozora
Ozora | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7086 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 492 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 45′ N, 18° 24′ O (mapo)46.752918.3985Koordinatoj: 46° 45′ N, 18° 24′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 59,58 km² (5 958 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ozora [+] | |||
Ozora estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 60 km²
- Loĝantaro: 1760
- Poŝtkodo: 7086
- Telefonprefikso: 74
Situo
[redakti | redakti fonton]Ozora situas inter la Balatono kaj la Danubo duonvoje laŭ dekstra bordo de Sió. Budapeŝto troviĝas je 130 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1209. La fortikaĵo (pri kio famas Ozora) estis konstruita ekde 1416. Tiam la posedanto de la bienoj kaj la vilaĝo estis Filippo Buondelmonti degli Scolari, kiu mortis en 1426 sen posteuloj. Lia vidvino mortis en 1438, poste posedis ĝin aŭstroj, turkoj kaj denove hungaroj. La familio Esterházy riparigis ĝin kaj elformis en ĝi grenrezervujon. En tiu vilaĝo ludis - kiel aktoro - Petőfi.
La arkeologiaj esploroj komenciĝis en la 1970-aj jaroj, la tuta rekonstruado de la fortikaĵo okazis ĝis 2008.
Ne menciita vidindaĵo estas la romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Ozora), kies turo estas 27 m-ojn alta.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Ozora naskiĝis:
- arkitekto Dezső Hönig
- Tibor Nagy (kajakisto)
- kemiisto László Cholnoky
- episkopo Zsigmond Bubics
- luterana pastro Imre Ozorai.
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Imre Ozorai
- Filippo Buondelmonti degli Scolari konata ankaŭ Ozorai Pipó
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Aerobildo de la kastelo
-
Aerobildo de la kastelo
-
Aerobildo de la kastelo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aeraj fotoj
- pri la fortikaĵo[rompita ligilo]