Poliodono
Aspekto
Poliodono | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Polyodon spathula
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Polyodon spathula Duméril & Bibron, 1851 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La poliodono (Polyodon spathula) estas aktinopteriga fiŝo el la familio de la Poliodontedoj (Polyodontidae), ordo de la Acipenseroformaj (Acipenseriformes). Ĝi povas fariĝi 2 metrojn longa kaj pezi pli ol 80 kilogramojn. La plej alta registrita aĝo estas 55 jara. Ĝi estas la ununura specio el la Poliodontedoj.
Vivmedio
[redakti | redakti fonton]La poliodono troviĝas en la fluejo de grandaj riveroj (pli oj 6 metrojn profundaj) tiaj kiel Misisipio kaj en la Grandaj lagoj de Nord-Ameriko. Ĝi nutras sin ĉefe per planktono, kiun ĝi kaptas per naĝado kun malfermita buŝo tuj sub la akvosurfaco. Pro troa kaptado, akvomalpuriĝo kaj la konstruo de akvobaraĵoj la nombro ege malpliiĝis.