Russy FR
- La mallongigo FR en Russy FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Russy. |
Russy | |
---|---|
Blazono de Russy | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Brojo |
Koordinatoj | 46° 50′ 30″ N 7° 0′ 8″ O / 46.84167 °N, 7.00222 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 30″ N 7° 0′ 8″ O / 46.84167 °N, 7.00222 °O (mapo) |
Areo | 3,70 km² |
Alteco | 550 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1773 |
Komunumkodo | 2040 |
Mapo de Russy | |
Russy estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 212 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Russy situas en la Friburga Mezlando ĉe la suda flanko de la ebenaĵo de Brojo sur terena teraso proksimume 100 metrojn super la ebenaĵo, proksimume 5 kilometrojn oriente de la urbo Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝo Russy kaj la setlejoj La Baume (parte Russy, parte Dompierre) en nordo kaj Longe Raye kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,70 km², de kiuj 35,3% estas kovritaj de arbaro, 60,6% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Russy limas en nordo al Dompierre, en nordoriento al Domdidier, en sudoriento al Léchelles, en sudo al Montagny, kaj en okcidento al Corcelles-près-Payerne (VD).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Russy situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flanka vojo ek de la komunumo Dompierre. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Payerne.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Russy datiĝas el la jaro 1228 kiel Rusie. Dum mezepoko Russy apartenis kune kun Domdidier kaj Dompierre al la Grafoj de Neŭŝatelo. Ekde la 13-a jarcento Russy apartenis al la Senjorujo Montagny, interne de kiu ĝi ĝuis pri apartaj liberecoj kaj privilegioj. En la 16-a jarcento la Senjorujo Montagny estis akirita de Friburgo kaj fariĝis friburga voktejo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Russy apartenis al la distrikto Avenches. Post la fino de la Helveta Respubliko ĝi ĝis 1830 denove apartenis al la distrikto Montagny, kaj ek de tiam al la distrikto Dompierre, kiu sub la nova friburga konstitucio de 1848 estis integrita al la distrikto Brojo.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Russy
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Russy – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|