Saĝo de Jesuo Kristo
La Saĝo de Jesuo Kristo aŭ Sophia de Jesuo Kristo (latine: Sophia Iesu Christi, estas koptlingva gnostika evangelio kompilita inter la jaroj de la 1-a kaj 3-a jarcentoj. En ĝi Jesuo, jam resurektinta sed antaŭ ol la Ĉieliro, instruas la apostolojn pri la ĉielaj veroj. Mankas, tamen, datenoj pri la biografia vivo de Jesuo.
Taksata perdita, en 1945 oni malkovris alian ekzempleron inter la kodeksoj de Nag Hammâdi, en kopta manuskripto de la 4-a jarcento poste difinita Kodekso Akhmim), kaj iujn greklingvajn fragmentojn reirantajn al la 3-a jarcento.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La ‘’Saĝo de Kristo’’ estas revelacia dialogo en kiu dialoge aktoras Kristo kaj ties dekdu apostoloj kaj sep virinoj: inter ili Tomaso – prezentita kiel la perfekta inicito, la sola konanto de la Savinto -, Filipo, Mateo kaj Bartolomeo kaj Maria Magdala, tipaj protagonistoj de la gnostika tradicio. Al ili la savinto sekrete instruas la tutan gnostikan doktrinon, destinitan spirite maturigi la homaron. La precipa temo koncernas la enkarniĝon de la animo kaj ties releviĝo. La apero de Kristo subforme de lumporta anĝelo kiun oni ne povas priskribi, atestas, eble, debatojn inter kristanaj gnostikuloj kaj membroj de la Ortodokseca Eklezio: la unuaj subtenante ke la “karno” estas fatale kaj definitive difektiĝanta – ankaŭ tiu de Kristo -, pozicio batalata de la Patroj de la Eklezio.[1]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- france Catherine Barry, « Un exemple de réécriture à Nag Hammadi, la Sagesse de Jésus-Christ (BG 3 ; NH III,4 ) », in Louis Painchaud et Anne Pasquier (dir.), Les textes de Nag Hammadi et le problème de leur classification : actes du colloque tenu à Québec du 15 au 19 septembre 1993, vol. 3, éd. Presses de l'Université Laval, coll. « Bibliothèque copte de Nag Hammadi [section «Études»] », 1995,article en ligne
- angle Douglas M. Parrott (Introduced and translated by), « Eugnostos The Blessed (III,3 and V,7) and The Sophia of Jesus Christ (III,4 and BG 8502,3) », in The Nag Hammadi library in English, éd. Brill, 1997, pp. 220 et suiv., article en ligne.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pro kelkaj enhavaĵoj similaj al iuj de la Pistis Sophia, ĝi estas, foje, konfuzita kun tiu lasta.