Tamgao
Tamgao, esperanta fremdvorto por tamga aŭ tamgha, de la malnovtjurka vorto 𐱃𐰢𐰍𐰀, tamga, laŭvorte "stampo, sigelo", turke damga, mongole tamga), estas abstrakta sigelo aŭ stampo uzata de eŭraziaj nomadoj kaj de kulturoj influitaj de ili. La tamgao estis normale la emblemo de speciala tribo, klano aŭ familio. Ili estis oftaj inter la eŭraziaj nomadoj ĉie en klasika antikvo kaj la mezepoko.
Similaj tamga-similaj simboloj foje estis adoptitaj fare de sidemaj popoloj najbaraj al la nigra-mara-kaspia stepo kaj en Orienta Eŭropo kaj Centra Azio.
Duavica Uzado
[redakti | redakti fonton]Orienta Eŭropo
[redakti | redakti fonton]La koncepto ankaŭ lasis spurojn en pluraj orientslavaj kulturoj de Orienta Eŭropo. En la rusa lingvo, la esprimo "tamga" (тамга) pluvivis en ŝtata institucio de limdogano, kun rilata areto de esprimoj: "tamoĵnja" (таможня, dogano), "tamoĵennik" (таможенник, doganisto), "rastamoĵit" (растаможить, pagi doganimpostojn), derivita de la uzo de tamgao kiel atestilo de ŝtato. Tamgao de la mezepokaj Rurikidoj estas rekonita kiel nacia simbolo en Ukrainio, ordinarlingve nomita trizub (тризуб).
Islamaj imperioj
[redakti | redakti fonton]En la malfruaj mezepokaj tjurko-mongolaj ŝtatoj, la esprimo tamga estis uzita por iu speco de oficiala stampo aŭ sigelo. Ĉi tiu uzado daŭris en la fruaj modernaj islamaj imperioj (Otomana Imperio, Mogola Imperio), kaj en kelkaj el iliaj modernaj posteulaj ŝtatoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Boris Ĵivkov (Boris Zhivkov). (2015) Khazaria in the Ninth and Tenth Centuries (Ĥazario en la naŭa kaj deka jarcentoj). eldonejo Brill, p. 275. ISBN 978-90-04-29307-6. “Verŝajne ne nur la forta stepa influo, sed ankaŭ la deziro subigi la lokan loĝantaron povas ambaŭ estu vidita kiel kialoj por la uzo de la imperiestra titolo de kelkaj rurikidoj, kune kun tamgaoj, kiu estis tipa simbolo de potenco en la stepoj kaj en Mezazio ekde antikvaj tempoj.”.