Vác
Vác | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 34 001 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 552 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 47′ N, 19° 8′ O (mapo)47.77527777777819.131111111111Koordinatoj: 47° 47′ N, 19° 8′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 146 m [+] | ||||
Areo | 61,63 km² (6 163 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Vác [+] | |||||
Vác [vAc] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Vác, kies administra centro estas. Vác estas ankaŭ sidloko de diocezo. La loknomo estas slovake Vacov, germane Waitzen.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en maldekstra bordo de Danubo sub montoj (la plej suda hungara monto el Karpatoj), laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Bratislavo, aŭtoŝoseo M2 preteriras. Sur la Danubo ekskursoŝipoj trafikas. La urbo troviĝas en la mezo inter Budapeŝto kaj Danubkurbiĝo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Stefano la 1-a (Hungario) fondis episkopejon en 1004. La komunumo dum la tatara (1241) kaj turka eraoj senhomiĝis, sed ekde la sekva jaro ĝi tuj rekonstruiĝis. Dum la hungara renesanco (Matiaso la 1-a (Hungario)) Vác estis ne nur eklezia, sed ankaŭ arta, komerca kaj scienca centroj. Ekde 1544 ĝis 1686 la turkoj dominadis en la urbo, sed en tiu periodo okazis ankaŭ hungaraj periodoj. Sekvis la baroka rekonstruo, precipe la eklezio estis la motoro. Epidemio pri pesto okazis en 1740. Maria Tereza vizitis la urbon en 1764, honore al ŝi triumfarko konstruiĝis, kiu estas unusola en Hungario. Dum la unua parto de la 19-a jarcento la vaporŝipo kaj la vaportrajno (1846) ekfunkciis en Vác. Poste la fervoja linio daŭriĝis al Bratislavo. Dum la Hungara revolucio de 1848 apud Vác okazis dufoje bataloj. En 1855 malliberejo ekfunkciis. Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo kaj konsilantrajta urbo. Post la 1-a mondmilito la lernejoj estis evoluitaj.
Dum la socialisma erao oni fondis grandajn uzinojn. La plej menciinda estas uzino pri cemento, kiu draste poluis la urbon. Nuntempe katolika altlernejo estis fondita.
La urbo havas elstaran futbalan kaj manpilkan klubojn.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Elvidejo nomata Zamenhof konstruiĝis en 1973 fare de Esperanto-grupo en Vác. Ekde tiam dum la socialismo ĉiujare oni aranĝis ekskurson tien, kiu troviĝas en Hungario, en montaro Börzsöny, proksime de Kismaros. Post disfalo de la socialismo la ekskurso forgesiĝis, ĉar ties nomo estis "Zamenhof Internacia Pacmarŝo". En 2003 esparantistoj denove ekskursis la elvidejon, kaj ili konstatis, ke la arboj jam superis la elvidejon.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sakralaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Katedralo de Ĉieliro de Maria (Vác) de 1778
- romkatolika Preĝejo Sankta Kruco (Vác) (1721-1761)
- romkatolika Preĝejo de Sankta Anna (Vác)
- romkatolika Kirko Venkema Sankta Maria (Vác)
- romkatolika pilgrimloko Preĝejo Sep Stacioj (Vác)
- romkatolika Kapelo Sankta Roĥo (Vác)
- Malnova kalvinana preĝejo (Vác)
- Nova kalvinana preĝejo (Vác)
- Luterana preĝejo (Vác)
- Sinagogo de Vác
- Grek-katolika preĝejo (Vác)
- Baptista preĝdomo (Vác)
Profanaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Urbodomo de Vác
- triumfarko (la unusola en Hungario)
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Järvenpää, Suomio
- Donaueschingen, Germanio
- Deuil-la-Barre, Francio
- Odorheiu Secuiesc, Rumanio
- Givatajim, Izraelo
- Dubnica nad Váhom, Slovakio
- Šahy, Slovakio
- Tjaĉiv, Ukrainio
- Sarıyer, Turkio
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Vác naskiĝis kaj mortis:
- en Vác naskiĝis:
- geaktoroj József Berky, János Csányi (aktoro) kaj Márta Fónay
- arthistoriisto Dezső Dercsényi
- Lajos Katona (etnografo)
- filozofoj Gyula Kornis kaj Imre Rudolf Pauer
- Lajos Steiner (geofizikisto)
- grafikisto István Öthö Kőmíves
- juristoj Imre Csatskó kaj Miklós Degré
- kapelmajstro József Maklári
- kemiisto Pál Szarvas
- lingvisto József Schmidt
- József Gábor (ministro)
- operetkantisto Emma Komlóssy
- operkantistoj Andor Lendvai kaj Mihály Füredi
- pastro István Hanusz
- pianisto Gergely Bogányi
- Miklós Jancsó (reĝisoro)
- violonistoj Márta Ábrahám kaj Dénes Kovács
- en Vác mortis:
- aktoroj Mihály Dombay, István Együd kaj Lia Kopetty
- István Földes (astronomo)
- bibliotekisto Imre Findura
- episkopoj Pál Forgách, Árpád István Hanauer, Ferenc Keszthelyi, Antal Peitler kaj Mihály Sághy, Konstantin Schuster
- historiisto Bálint Hóman
- inĝeniero Gusztáv Faller (1892)
- instruisto Károly Kőváry
- juristo Bálint Ökröss
- kemiisto László Fári
- lancoĵetisto Gergely Kulcsár
- literaturhistoriisto Frigyes Brisits
- ministro István Ries
- oficisto Ernő Traeger
- Géza Bornemisza (pentristo)
- politikisto Károly Ereky
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto
[redakti | redakti fonton]Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.