Zifta
Zifta | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 93 740 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 43′ N, 31° 14′ O (mapo)30.71194444444431.239444444444Koordinatoj: 30° 43′ N, 31° 14′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 16 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zifta [+] | |||
Zifta (arabe زفتى, kopte ⲍⲉⲃⲉⲑⲉ) estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Garbija.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En Zifta loĝis 102 411 en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Zifta kuŝas sur la maldekstra bordo de la orienta branĉo de Nilo 16 m super la marnivelo, ĝuste ĉe la kontraŭa bordo troviĝas Mit Gamr. Tiu Mit Gamr troviĝas 2, provinca sidejo Tanto 15, Benho 28, Zagazigo 29, Kafr aŝ-Ŝejĥo 40, Abu Kebir 41, Ŝebin el-Komo 45, ĉefurbo Kairo 75, Damiato 95, Ismailio 99 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 12-a jarcento Zifta estis grava regiona komerca centro precipe por teksaĵoj, silkoj, linoj, indigoj, sezamoj. Ekde la 1670-aj jaroj la loko estis signifa laborejo, kie oni prilaboris kafsemojn. En 1919 la britoj ekzilis la lokajn gvidantojn, tial ribelo okazis, eĉ oni deklaris sendependecon kaj respublikon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Zifta oni produktas pretajn vestaĵojn kaj laktaĵojn. Menciindas, ke digoj ĉe Nilo estis konstruitaj inter 1881 kaj 1952.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]3 fervojaj linioj, unu ĉefvojo kaj 3 flankovojoj kuras al Zifta. Po unu pontoj (nur voja kaj komuna voja-fervoja) funkcias tra la Nilbranĉo, kiu estas navigebla.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Zifta situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas ĉirkaŭ 50 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 13-27 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans