Zoja Kosmodemjanskaja
Zoja Kosmodemjanskaja | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Зоя Анатольевна Космодемьянская |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1923 en Osino-Gai, Tambova provinco, Sovetunio |
Morto | 29-an de novembro 1941 (18-jaraĝa) en Petrischevo, Moskva provinco, Sovetunio |
Mortokialo | Pendumo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa • germana |
Loĝloko | 25 Zoi i Aleksandra Kosmodemyanskikh Street |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Familio | |
Patrino | Lyubov Kosmodemyanskaya (en) |
Frat(in)o | Aleksandr Kosmodemyansky (en) |
Okupo | |
Okupo | militisto rezistobatalanto |
Zoja Anatoljevna KOSMODEMJANSKAJA (ruse Зоя Анатольевна Космодемьянская; naskiĝis la 14-an de septembro 1923; mortis la 29-an de novembro 1941 en Petriŝevo) estis sovetia virina partizano dum la dua mondmilito.
Kontraŭstaro kaj morto
[redakti | redakti fonton]La germanoj kaptis ŝin dum agado en 1941 sur okupita areo. Oni forportis ŝin kun du aliaj kamaradoj al Petriŝevo. Oni sekse perfortis, turmentis ŝin por akiri informojn pri la partizana agado en la regiono. Post du tagoj, oni murdis ŝin.
Oni gvidis ŝin kun tabuleto ĉe la kolo "Mi estas bruligantino" al la vilaĝa placo de Petriŝevo. Antaŭ la pendigo, ŝi kriis al la vilaĝanoj: "Kamaradoj, kial vi gapas tiel malfeliĉe? Batalu!" kaj en direkton de la pendigisto: "Ni estas pli ol 200 milionoj, vi ne povas nin ĉiujn pendigi.".
Post ŝia morto, la kadavro restis sur la bazarplaco por timigi la partizan-simpatiantojn. Oni povis ŝin entombigi nur monatojn poste. Ŝia frato Aleksandr Kosmodemjanskij, nomata Ŝura, identigis la kadavron kiel sian fratinon Zoja, kiu estis konata ĝis tiam nur kiel Tanja por la vilaĝanoj. La 16-an de februaro 1942, oni - postmorte - distingis ŝin kiel unuan virinon je Heroo de Sovetunio[1]. Ŝia tombo troviĝas hodiaŭ en Moskvo.
Ŝian memoron konservas monumentoj, metrostacio en Moskvo, filmo, asteroido, libroj ktp.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ljubov Kosmodemjanskaja: Zoja kaj Ŝura. Verlag Neues Leben, Berlin 1954.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Указ Президиума Верховного Совета СССР «О присвоении звания Героя Советского Союза т. т. Гурьянову М. А., Космодемьянской З. А., Кузину И. Н., особо отличившимся в партизанской борьбы в тылу против немецких захватчиков» от 16 февраля 1942 года // Ведомости Верховного Совета Союза Советских Социалистических Республик : газета. — 1942. — 10 марта (№ 7 (166)). — С. 1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La historieto angle Arkivigite je 2006-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj pri la ekzekuto Arkivigite je 2006-04-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Naskiĝintoj en Tambova provinco
- Mortintoj en Moskva provinco
- Naskiĝintoj en 1923
- Mortintoj en 1941
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 13-an de septembro
- Mortintoj la 29-an de novembro
- Sovetiaj militistoj de la Dua Mondmilito
- Sovetiaj militkaptitoj de la Dua Mondmilito
- Sovetiaj partizanoj
- Sovetiaj spionoj
- Herooj de Sovetunio