La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Muziko (greke μουσική (τέχνη) - musiké (téĥne) - arto de la muzoj, en la latina (ars) musica jam kun malpligranda signifo sonarto, sonaĵo, muzika prezentaĵo) estas arta aŭ amuza ordo de sonoj.
« Mi deziras noti miajn muzikajn revojn en spirito de plena mem-malligo. Mi deziras kanti pri miaj internaj vizioj kun la naiva sincereco de infano. Sendube, tiu ĉi simpla muzika gramatiko influos iujn homojn. Ĝi nepre ofendos la partianojn de trompo kaj artifiko. Mi antaŭvidas tion kaj ĝojas pri ĝi. »
« Sen muziko ne povas ekzisti perfekta scio, ĉar estas nenio sen ĝi. Ĉar eĉ la universo mem laŭdire estis kunigita kun certa harmonio de sonoj, kaj la ĉieloj mem rondiras sub la gvidado de harmonio. »
« Muziko ĉiam trovos sian vojon al ni, kun aŭ sen afero, politiko, religio aŭ iu ajn alia stulta ligo. Muziko travivas ĉion, kaj kiel Dio, ĝi ĉiam ĉeestas. Ĝi bezonas neniun helpon kaj suferas neniun malhelpon. »
« (angle) Music will always find its way to us, with or without business, politics, religion, or any other bullshit attached. Music survives everything, and like God, it is always present. It needs no help, and suffers no hindrance. »
« Ni volas, ke nia muziko eniru en la animon de la spektantaro, kaj vidi, ĉu ĝi povas veki ion etan en iliaj mensoj... Ĉar estas tiom multaj dormantaj homoj. »
« (angle) We want our sound to go into the soul of the audience, and see if it can awaken some little thing in their minds... 'Cause there are so many sleeping people. »
« La ĉefa afero nun estas ne pentri frumature, sed esti aŭ almenaŭ fariĝi individuo. La arto majstri vivon estas la antaŭkondiĉo por ĉiuj pliaj esprimformoj, ĉu temas pri pentraĵoj, skulptaĵoj, tragedioj aŭ muzikaj komponaĵoj. »