Prudento estas kapablo juĝi la realaĵojn kaj agi prudente, do konforme al la cirkonstancoj, al la postuloj de la aferoj; troviĝante en la ĝusta mezuro; ne absurda.
«Futuristoj kaj komuna prudento konsentas, ke granda ŝanĝo, tutmonde, en vivmaniero kaj moralaj gvidlinioj baldaŭ fariĝos absoluta neceso.»
« (angle) Futurists and common sense concur that a substantial change, worldwide, in life style and moral guidelines will soon become an absolute necessity. »
« Eble estas pli bone esti malprudenta kaj feliĉa, ol prudenta kaj malfeliĉa. Sed estas la plej bona el ĉiuj esti prudenta kaj feliĉa. Ĉu niaj posteuloj povas atingi tiun celon, estos la plej granda defio de la estonteco. Ja ĝi eble bone decidos, ĉu ni havas estontecon. »
« (angle) Perhaps it is better to be un-sane and happy, than sane and un-happy. But it is the best of all to be sane and happy. Whether our descendants can achieve that goal will be the greatest challenge of the future. Indeed, it may well decide whether we have any future. »
« La Informa Epoko ofertas multon al la homaro, kaj mi ŝatus pensi, ke ni atingos la defiojn, kiujn ĝi prezentas. Sed estas grave memori, ke informoj - en la senco de krudaj datumoj - ne estas scio, ke scio ne estas saĝo kaj ke saĝo ne estas prudento. Sed informoj estas la unua esenca paŝo al ĉiuj ĉi tiuj. »
« (angle) The Information Age offers much to mankind, and I would like to think that we will rise to the challenges it presents. But it is vital to remember that information — in the sense of raw data — is not knowledge, that knowledge is not wisdom, and that wisdom is not foresight. But information is the first essential step to all of these. »