Saltu al enhavo

Joseph Edward Strickland: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "thumb|Joseph Strickland, episkopo (2013) thumb|blazono lia (2012-2023) '''Joseph Edward STRICKLAND''' (naskiĝinta la {{daton|31|10|1958}} en Fredericksburg) estas usona teologo, romkatolika pastro kaj emeritiĝinta episkopo de Tyler. Por multaj tradiciemuloj li estas kvazaŭ "voĉo en la dezerto".<ref>Aldo Maria Valli: [https://www.aldomar..."
Etikedo: Disambiguation links
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:01, 12 nov. 2023

Joseph Strickland, episkopo (2013)
blazono lia (2012-2023)

Joseph Edward STRICKLAND (naskiĝinta la 31-an de oktobro 1958 en Fredericksburg) estas usona teologo, romkatolika pastro kaj emeritiĝinta episkopo de Tyler. Por multaj tradiciemuloj li estas kvazaŭ "voĉo en la dezerto".[1]

Vivo

Strickland diakoniĝis en la 8.12.1984 fare de Michael Jarboe Sheehan; la pastra ordinacio venis en la 1.6.1985 fare de Thomas Ambrose Tschoepe (de Dallas). En februaro 1987 Strickland iĝis membro de la sacerdotaro de la ĵus fondita episkoplando de Tyler. Por tiu ĉi diocezo nomumis lin episkopo en la 29.9.2012 lia papa moŝto Benedikto la 16-a. Konsekris en la 28.11.2021 Daniel DiNardo, Álvaro Corrada del Rio kaj Michael Jarboe Sheehan.

Strickland helpis per subsigno al la eksa nuncio en Usono Carlo Maria Viganò kiam tiu ĉi publikigis pamfleton multlingvan en majo 2020 kun la titolo Veritas liberabit vos![2] Kelkaj ĵurnalistoj taksis tiajn vortojn pura konspira teorio.[3][4]

Strickland iĝis inter la usona episkoparo la plej akra kritikanto de papo Francisko pro diversaj teologiaj interpretoj de li, la publikigo de la motuproprio Traditionis custodes (malfavoranta diservojn laŭ la Trenta meso) kaj ĉefe pro la organizo de la t.n. Monda sinodo (ĝis 2024) kiu minacus turnegi eklezistrukturajn kutimojn kaj ŝanĝi teologiajn verojn.[5]. Somere de 2021 la Sankta Seĝo sendis du inspektoroj en la diocezon de Tyler, Denis Sullivan kaj Gerald Kicanas, dume Strickland devis kunveni en Romo Robert F. Prevost, la prefekton de la Dikasterio por la episkopoj, por interparoladoj. Al scivolemaj ĵurnalistoj Strickland diris ke li neniam mem petos pri ofica retiriĝo antaŭ la kanonjure priskribita aĝo.[6]

En la 11.11.2023, sen iu klariga komento, Romo deklaris lin eksa episkopo nomumante la episkopon de Austin, Joe Vásquez, apostola administranto por la episkopujo de Tyler.[7][8]

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Aldo Maria Valli: "Il vescovo Strickland 'sollevato'. Perché vero vescovo." - privata blogo de vatikani-fakulo el Italujo, 11.11.2023
  2. "Appeal for the Church and the World"
  3. "Kirchlicher Aufruf mit Verschwörungstheorien.". Ĉe: Süddeutsche Zeitung, 11.5.2020
  4. "Bischöfe verbreiten Verschwörungstheorien.". Ĉe: Tagesschau.de, 9.5.2020
  5. "Weltsynode: Vorspiel eines Konzils? Das steht im Instrumentum Laboris." - Ĉe: Katholisch.de, 21.6.2023
  6. "Bischof Strickland lehnt Rücktritt ab – auch wenn Papst darum bittet." - Ĉe: Katholisch.de, 14.9.2023
  7. "Sollevamento del Vescovo di Tyler (U.S.A.) e nomina dell’Amministratore Apostolico". - Ĉe: Sala Stampa della Santa Sede, 11.11.2023; nr. 01724-IT.01
  8. "Papst Franziskus setzt Bischof Joseph Strickland ab." - Ĉe: Katholisch.de, 11.11.2023