Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
365 847 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoLa Bankedo de Jupille (france Le Banquet de Jupille) estas pentraĵo fare de Auguste Chauvin kaj unuafoje ekspoziciita en la jaro 1861. Chauvin estis belga pentristo forte influita de la duseldorfa pentroskolo, ankaŭ profesoro kaj direktoro ĉe la Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo. La verko estis origine mendita de la belga federacia ŝtato kaj de la urbo Lieĝo en 1855. Ĝi estas historia pentraĵo, kies stilo estis videble inspirita de la itala manierismo de la 16-a jarcento. Ĝi prezentas momenton de la legendo de Sankta Lamberto el Mastriĥto, kiam, ĉirkaŭ la jaro 705, li admonas Alpaida, la duan edzinon de Pepino el Herstal kaj patrinon de Karolo Martelo. Alpaida uzurpis la rolon de Plektruda, la unua kaj legitima edzino de Pepino. Ŝi provis trompi Lamberton per ruzeco, petante al li beni sian kalikon okaze de bankedo oferita de Pepino en la vilaĝo Jupille, proksime al Lieĝo. Mallonge post ĉi tiu evento, Lamberto estis venĝe murdita de la trupoj de Dodono, frato de Alpaida kaj vasalo de Pepino. Lastaj artikoloj de la monato: Panama kanalo, Sankt-Peterburgo, Antequera
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna KunlaboraĵoLa nuna kunlaboraĵo estas Kronvirusa malsano de 2019. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Atomo, Konektingo, Projekto:La Senpaĝulinoj |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:
Komunejo |