Saltu al enhavo

Largo Winch: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yelti (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Yelti (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Largo Winch.jpg|thumb|right|250px|Largo Winch en la komikso ''...Kaj morti'']]
[[Dosiero:Largo Winch.jpg|thumb|right|250px|Largo Winch en la komikso ''...Kaj morti'']]
'''Largo Winch''' [largo Ŭinĉ] estas rolulo inventita de la [[Belgio|belga]] verkisto [[Jean VAN HAMME|Jean van Hamme]].
'''Largo Winch''' [largo Ŭinĉ] estas rolulo inventita de la [[Belgio|belga]] verkisto [[Jean van Hamme]].


Li unue aperis en ses libroj entute de [[1977]] ĝis [[1984]] (Mercure de France eldono) skribitaj de Van Hamme.
Li unue aperis en ses libroj entute de [[1977]] ĝis [[1984]] (Mercure de France eldono) skribitaj de Van Hamme.

Kiel registrite je 11:19, 25 nov. 2007

Largo Winch en la komikso ...Kaj morti

Largo Winch [largo Ŭinĉ] estas rolulo inventita de la belga verkisto Jean van Hamme.

Li unue aperis en ses libroj entute de 1977 ĝis 1984 (Mercure de France eldono) skribitaj de Van Hamme. Kaj en 1990, Van Hamme decidis asociiĝi kun Philippe Francq, fama desegnisto, por krei bildlibrojn baze de siaj propraj verkoj. La populara skemo faris (kaj ankoraŭ faras) tre grandan sukceson en Francio kaj Nederlando kaj estas nun kun XIII (alia kreaĵo de Van Hamme), la plej vendata realisma bildstrio en Francio, tiagrade ke ankaŭ naskiĝis televida serio inspire de la intrigo en kiu ĉefrolas Paolo Seganti kaj Diego Walraff. Kunigante egan realismon pri financaj kombinoj (Van Hamme demandis informojn al amiko lia, eksa negocisto en Nov-Jorko) kaj trepidajn aventurojn sur la tuttero, Van Hamme sukcesis fari rimarkeblan bildlibron. Ĝi unue aperas en la franca, kaj estas poste tradukita al la nederlanda kaj en la pola.

Enkonduka teksto

Sen familio nek ligiloj, kontestema, vojaĝema, vagirema, ikonrompema kaj kverelegema, li retroviĝas je dudek-ses jaroj estri entreprenon sidanta sur dek miliardoj da dolaroj. Malkovru Largo Winch, la miliardulo surmetante bluĝinzojn kaj buku viajn zonojn!

Komenco

Nerio Winch, la plej riĉa negocisto tutmonde, estro de la Grupo W, konstruis sian imperion per la plej aĉaj rimedoj : perfido, ĉantaĝo, subaĉeto, li ĉion faris. Sed nun ke li amasigis dolarojn en grandegaj kvantoj kaj havas gigantan influon sur Wall Street, grava problemo sin prezentas. Li estas sterila kaj konsekvence li tre timas ke sia imperio disiĝu post sia morto. Tiam lin trafas la ideo filigi iun foran parencon nomata Largo Winczlav [largo ŭinkzlaf] kiu estas en jugoslavia orfejo. Li decidas eduki lin por fari financspertulon el li.

Du jardekoj poste, la 26-jara viro Largo lernas la morton de sia krompatro, falita de lia nubskrapulo en Nov-Jorko. Konsekvence, li heredas firmaon estimatan je 10 miliardoj da dolaroj. La afero ekaperas kiam Largo estas en Turkio kun sia amiko Simon en malliberejo pro narkokrimo kiun li ne kulpas...

Bildlibroj

Tiuj ĉi bildlibroj estas elsendataj de Dupuis, en la teko Repérages. Ciuj verkoj organizas en diptiko (ekzemple H kaj Dutch Connection), ĉiu komponaĵo de du verkoj legendaj laŭ loteca ordo malgraŭ kelkaj referencoj al antaŭaj verkoj.

Notoj

  1. Mallongigo de Publika aĉetpropono
  2. En esperanta slango, Neĝaĵo signifas Narkotaĵo
  3. (Ora Pordo), fama ponto apud la urbo Sanfrancisko (Usono)

Eksteraj ligoj

greke http://www.stripinfo.be/strip.php?reeks=70 (nl) greke http://www.largowinch.com (fr, nl) greke http://www.komiks.cz/clanek.php?id=520 (cz) greke http://jim-on-the-web.com/comics.php?comic=LargoWinch (en) Ŝablono:Aldonaj eksteraj ligiloj