Saltu al enhavo

Pierre Louÿs: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sv:Pierre Louÿs
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 12: Linio 12:
Oni konsideras, ke malgraŭ lia famiĝo pro aŭdaca erotikismo, lia ĉefa celo estis kritiki la regantan severmorecon kaj defendi la rajton je libereco ankaŭ por la virinoj.
Oni konsideras, ke malgraŭ lia famiĝo pro aŭdaca erotikismo, lia ĉefa celo estis kritiki la regantan severmorecon kaj defendi la rajton je libereco ankaŭ por la virinoj.


==Eksteraj ligoj==
== Eksteraj ligiloj ==


* http://www.esperanto.cc/origtrad-dialogo.htm - "Dialogo ĉe l' subiranta suno", esperantigita de [[Daniel Luez]]
* http://www.esperanto.cc/origtrad-dialogo.htm - "Dialogo ĉe l' subiranta suno", esperantigita de [[Daniel Luez]]

Kiel registrite je 22:20, 21 okt. 2012

Portreto de Pierre Louÿs farita de Henry Bataille

Pierre Louis, poeto kaj romanisto plej konata kiel Pierre Louÿs, naskiĝis en Gento, (Belgio), la 10-an de Decembro 1870 kaj mortis en Parizo la 6-an de Junio 1925.

Li fondis en 1891 la beletran revuon La Conque, kie li publikigis siajn verkojn kaj verkojn de renomaj parnasaj kaj simbolismaj verkistoj, kiel Mallarmé, Leconte de Lisle kaj Verlaine sed ankaŭ de junaj poetoj kiel Paul Valéry kaj André Gide.

Al lia unua poemkolekto, Astarté (1893) sekvis la Kanzonoj de Bilitis, lia plej konata verko. Li ŝajnigis ĝin tradukaĵo de greka poetino samtempa al Sapfo. Bukolikaj kaj naturaj bildoj apudas ardajn erotikajn scenojn. Tiuj poemoj inspiris Claude Debussy.

Lia unua romano, Aphrodite (mœurs antiques), Afrodito (antikvaj moroj), publikiĝis unuafoje en 1896. Lia sekva romano, La Femme et le pantin (La virino kaj la marioneto), el 1898, estas ofte konsiderata lia ĉefverko. Ĝi inspiris muzikistojn kaj plurajn filmistojn, kiel Luis Buñuel.

Dum sia vivo li verkis parodiojn de siaj verkoj, per erotikaj versioj. Ankaŭ por seriozaj verkoj kiel Manlibro pri civilizeco por knabinoj por uzado en lernejaj institutoj. Li rakontis pri siaj komplikaj rilatoj kun la tri filinoj de la verkisto José-Maria de Heredia kaj la patrino en Trois Filles de leur mère ("Tri filinoj de ilia patrino"), postmorte eldonita. Louÿs estis edzo de unu el la filinoj kaj havis alian kiel amorantinon, de kiu li havis filon.

Oni konsideras, ke malgraŭ lia famiĝo pro aŭdaca erotikismo, lia ĉefa celo estis kritiki la regantan severmorecon kaj defendi la rajton je libereco ankaŭ por la virinoj.

Eksteraj ligiloj