Kopio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
DidCORN (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
DidCORN (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 6: | Linio 6: | ||
Laŭ la tria signifo de [[NPIV]], '''kopio''' estas reprodukto [[belarto|belartan]] verkon kaj distingeblas de '''duplikato''', kiu estas dua ekzemplero de dokumento kaj de |
Laŭ la tria signifo de [[NPIV]], '''kopio''' estas reprodukto [[belarto|belartan]] verkon kaj distingeblas de '''duplikato''', kiu estas dua ekzemplero de dokumento kaj de |
||
'''repliko''', kiu estas duplikato, kiun artisto mem faras pri unu sia verko. |
'''repliko''', kiu estas duplikato (reprodukto), kiun artisto mem faras pri unu sia verko. |
||
==Vidu ankaŭ== |
==Vidu ankaŭ== |
Kiel registrite je 13:45, 6 feb. 2023
Pri komunikado, kopio estas nova aĵo, kopie farita, imita de originalo. Povas aludi ankaŭ al ekzemplero (ekzemple de filmo) aŭ imitaĵo.
Historie oni faris kopiojn per mana skribado en la Mezepoko de libroj, kio kontribuis al disvastigo de sciaro. Unu el ĉefaj trajtoj per kio oni markas Renesancon estas la disvastigo en Eŭropo de la presarto, kio konsistis el eblo fari kopiojn de libroj per maŝino, kio multobligis la kapablon disvastigi kaj sciaron kaj beletron. Diversaj teknikoj pliampleksigis la gamon fari kopiojn de bildoj, fotoj, dokumentoj ktp, ĝis la aktualo.
Pli ĝenerale, laŭ Francisko Azorín kopio estas Reprodukto de verko.[1] Li indikas etimologion el la latina cancelli (krado). Kaj li aldonas la terminojn kopii, por fari kopion, blua kopio, fotokopio, trakopio, perpikakopio, hektografa kopio, feroprusata kopio.[2]
Laŭ la tria signifo de NPIV, kopio estas reprodukto belartan verkon kaj distingeblas de duplikato, kiu estas dua ekzemplero de dokumento kaj de repliko, kiu estas duplikato (reprodukto), kiun artisto mem faras pri unu sia verko.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 117.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj
- Nefotografaj kopiteknikoj Arkivigite je 2005-03-15 per la retarkivo Wayback Machine (germane)