* [https://search.onb.ac.at/primo_library/libweb/action/search.do;jsessionid=4E8C539DB73234C3A091B16AB03AF25C?fn=search&ct=search&initialSearch=true&mode=Basic&tab=default_tab&indx=1&dum=true&srt=rank&vid=ONB&frbg=&tb=t&vl%28freeText0%29=La+litomisla+tombejo&scp.scps=scope%3A%28ONB%29&vl%281UI0%29=contains Katalogo de] [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
* [http://data.onb.ac.at/rec/AC00788169 Katalogo de] [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
* [https://anet.be/record/opacehc/c:lvd:14539105/E Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]]
* [https://anet.be/record/opacehc/c:lvd:14539105/E Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]]
* [https://epo.librarything.com/work/12991875/details/218960069 Katalogo "Erfgoedbib"] en ''[[LibraryThing]]''
* [https://epo.librarything.com/work/12991875/details/218960069 Katalogo "Erfgoedbib"] en ''[[LibraryThing]]''
„ Ekstere avangarda, preskaŭ unika en nia literaturo, sed ene dolore konata...Tia estas La Litomiŝla Tombejo de Karolo Piĉ. Voĉdonado de Literatura Foiro rezultigis al ĝi la titolon La verko de la jaro 1981. Plenrajte, ĉar ĝi vere estas io grava en la Esperanta literaturo, kvankam idee ĝi prezentas nenion originalan, nur novan veston ĉirkaŭ malnovo. Sed tiun malnovon ĝi kondukas ĝis absurdo...
La Litomiŝla Tombejo estas libro de ekstremoj. La lingvajn principojn de la Fundamento ĝi kondukas ĝis rande de abismo. La sakstraton de la Esperantista fremdiĝo ĝi iras ĝis la fino. La socian pasivismon, kiu rekte subfosas la Finan Venkon, ĝi kultigas. La duon-Kristoj Leonardo Marston de la Luyken-a Stranga Heredaĵo kaj Johan de la Bulthuis-a Idoj de Orfeo ĉe la fino turniĝas en la litomiŝlanon de Piĉ. Per tiu metamorfozo negativa Esperantismo atingis sian literaturan apogeon kaj indas tombejon. ”
„ Per 64 neologismoj vi superŝutas la Esperantistaron, sed ne per 64 rare uzotaj terminoj sciencaj, fizikaj, kemiaj, biologiaj, teknikaj, sed per 64 neologismoj, kiuj plej grandparte koncernas la medolon de la lingvo, nome propoziciojn, adverbojn, sufiksojn, prefiksojn, eĉ konjunkciojn. De jardekoj la vortaroj registras la Idistajn sufiksojn -ala, -iva, -oza. Ĉu la Esperantista popolo akceptis ilin? Kial vi nun tiom persiste volas ilin altrudi? Pri la ilustrala Ido-sufikso -oz vi diras, ke "la idiomo nepre ne intencas rezigni pri ĝi kaj lasi ĝin nur al la faklingva uzo". Kiu ne intencas rezigni pri ĝi? Ĉu la idiomo? Ĉu vere la idiomo? Ĉu ne Karolo Piĉo? Aŭ ĉu Zamenhofo, kiu diris : "Ni povos venki nur, se ni zorgeme konservos al nia lingvo ĝian simplecon kaj facilecon"? ”