Olav Reiersøl: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Roberto (diskuto | kontribuoj) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 10: | Linio 10: | ||
Ekinteresita jam knabaĝe pri Esperanto, Reiersøl lernis ĝin per [[Cseh-kurso]] kaj membriĝis en Klubo Esperantista en [[Oslo]] en [[1932]]. Pro partopreno en la kontraŭ-germana rezisto, en [[1943]] li devis fuĝi al [[Svedio]], kie li spertis viglan Esperanto-komunikadon inter diverslandaj rifuĝintoj. |
Ekinteresita jam knabaĝe pri Esperanto, Reiersøl lernis ĝin per [[Cseh-kurso]] kaj membriĝis en Klubo Esperantista en [[Oslo]] en [[1932]]. Pro partopreno en la kontraŭ-germana rezisto, en [[1943]] li devis fuĝi al [[Svedio]], kie li spertis viglan Esperanto-komunikadon inter diverslandaj rifuĝintoj. |
||
Post sia unua |
Post sia unua partumo en la [[35-a UK 1950]] en [[Parizo]], li nature aniĝis en la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la [[37-a UK 1952]] en [[Oslo]]. En [[1968]] kun [[Carl Støp-Bowitz]] li iniciatis la fondon de Studenta Esperanto-Societo kaj samtempe instruis Esperanton en la universitato. |
||
== Scienca agado en Esperanto == |
== Scienca agado en Esperanto == |
||
=== Matematika terminologio === |
=== Matematika terminologio === |
||
Lia scienca agado en Esperanto etendiĝis preter lia fako ankaŭ al lingvaj temoj: li ellaboris [[Fakverko:Matematiko|''Plurlingva matematika terminaro'']] ([[1963]]), kontribuis pri matematiko al [[Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto]] (1970) kaj fine verkis ''[[Matematika terminaro (Reiersøl 1987)|Matematika kaj |
Lia scienca agado en Esperanto etendiĝis preter lia fako ankaŭ al lingvaj temoj: li ellaboris [[Fakverko:Matematiko|''Plurlingva matematika terminaro'']] ([[1963]]), kontribuis pri matematiko al ''[[Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto]]'' (1970) kaj fine verkis ''[[Matematika terminaro (Reiersøl 1987)|Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta]]'' ([[1987]], [[1994]]). |
||
=== Unu el la gvidaj "tempistoj" === |
=== Unu el la gvidaj "tempistoj" === |
||
Liaj studoj "Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto" ([[1980]]), "Kritika analizo de la Akademiaj proponoj kaj decidoj pri la uzo de verbaj formoj" (1985) kaj "Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto" ([[1990]]) ĝis hodiaŭ estas la plej profundaj prezentoj de la t.n. "-ata/-ita"-demando, t.e. pri la ĝusta interpreto de la pasivaj participoj en Esperanto, el "tempista" vidpunkto. Kvankam la [[Akademio de Esperanto]] sub la direktoreco de [[Gaston Waringhien]] decidis favore al la kontraŭa opinio, la t.n. "aspektismo", kaj kvankam Reiersøl estis |
Liaj studoj "Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto" ([[1980]]), "Kritika analizo de la Akademiaj proponoj kaj decidoj pri la uzo de verbaj formoj" (1985) kaj "Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto" ([[1990]]) ĝis hodiaŭ estas la plej profundaj prezentoj de la t.n. "-ata/-ita"-demando, t.e. pri la ĝusta interpreto de la pasivaj participoj en Esperanto, el "tempista" vidpunkto. Kvankam la [[Akademio de Esperanto]] sub la direktoreco de [[Gaston Waringhien]] decidis favore al la kontraŭa opinio, la t.n. "aspektismo", kaj kvankam Reiersøl estis kritikata ekzemple de [[Michel Duc Goninaz]], la studoj de Reiersøl daŭre restas legindaj kaj nenion perdis de sia argumenta aktualeco. |
||
=== Sciencaj organizoj === |
=== Sciencaj organizoj === |
Kiel registrite je 06:23, 9 sep. 2024
Olav Reiersøl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1908 |
Morto | 14-an de februaro 2001 (92-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • norvega |
Ŝtataneco | Norvegio |
Alma mater | Universitato de Oslo Universitato de Stokholmo |
Okupo | |
Okupo | statistikisto esperantisto matematikisto |
Olav REIERSØL (naskiĝis la 28-an de junio 1908 en Krødsherad (Norvegio), mortis la 14-an de februaro 2001), estis norvega profesoro pri stokastiko, esperantisto kaj Esperanto-vortaristo kaj -gramatikisto.
Profesia vivo
Post diplomitiĝo en 1935 Reiersøl laboris de 1936 ĝis 1938 kiel asistanto de Ragnar Frisch, la unua Nobel-premiito pri ekonomiko (1969). Ekde 1950 li estis docento pri matematiko kaj de 1958 profesoro pri stokastiko ĉe la Universitato de Oslo. Li membris en la Norvega Akademio de Sciencoj kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).
Esperanta agado
Ekinteresita jam knabaĝe pri Esperanto, Reiersøl lernis ĝin per Cseh-kurso kaj membriĝis en Klubo Esperantista en Oslo en 1932. Pro partopreno en la kontraŭ-germana rezisto, en 1943 li devis fuĝi al Svedio, kie li spertis viglan Esperanto-komunikadon inter diverslandaj rifuĝintoj.
Post sia unua partumo en la 35-a UK 1950 en Parizo, li nature aniĝis en la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 37-a UK 1952 en Oslo. En 1968 kun Carl Støp-Bowitz li iniciatis la fondon de Studenta Esperanto-Societo kaj samtempe instruis Esperanton en la universitato.
Scienca agado en Esperanto
Matematika terminologio
Lia scienca agado en Esperanto etendiĝis preter lia fako ankaŭ al lingvaj temoj: li ellaboris Plurlingva matematika terminaro (1963), kontribuis pri matematiko al Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970) kaj fine verkis Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta (1987, 1994).
Unu el la gvidaj "tempistoj"
Liaj studoj "Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto" (1980), "Kritika analizo de la Akademiaj proponoj kaj decidoj pri la uzo de verbaj formoj" (1985) kaj "Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto" (1990) ĝis hodiaŭ estas la plej profundaj prezentoj de la t.n. "-ata/-ita"-demando, t.e. pri la ĝusta interpreto de la pasivaj participoj en Esperanto, el "tempista" vidpunkto. Kvankam la Akademio de Esperanto sub la direktoreco de Gaston Waringhien decidis favore al la kontraŭa opinio, la t.n. "aspektismo", kaj kvankam Reiersøl estis kritikata ekzemple de Michel Duc Goninaz, la studoj de Reiersøl daŭre restas legindaj kaj nenion perdis de sia argumenta aktualeco.
Sciencaj organizoj
Reiersøl kunfondis Internacian Asocion de Esperantistaj Matematikistoj (IAdEM, 1974), lekciis ĉe Someraj Universitataj Kursoj (1976, Lieĝo) kaj de 1985 ĝis sia morto estis plenrajta membro de AIS San-Marino.
Verkoj (elekto)
- 1963: Kelkaj konsideroj pri matematikaj terminoj en Esperanto; Oslo, Norvegio
- 1973: Konsideroj pri matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto; Oslo, Norvegio
- 1976: Probablokalkulo. Elementa enkonduko. SUK-kursoteksto - KT 21; Liege, Belgio
- 1980: Kriterioj por lingvotaksado en interlingvistiko. p. 216-227 en Miscellanea Interlinguistica, Budapest
- 1982: Matematikaj kaj statistikaj terminoj en Esperanto. Suplemento al Plena Ilustrita Vortaro. Statistical Memoirs, n-ro 1, 1982. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio. Republikigita en Akademiaj Studoj 1983 (red. Rüdiger Eichholz). Esperanto Press, Bailieboro, Kanado
- 1984: Diferencialaj ekvacioj de samplaraj distribuoj. Statistical Research Report, no. 6, 1984. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
- 1985: Principoj por elekto de matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto. Statistical Memoirs, n-ro 2, 1985. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
- 1987: Matematikaj kaj stokastikaj terminaro Esperanta. Statistical Memoirs, n-ro 1, 1987. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
- 1994: reviziita kaj pliampleksigita dua eldono. Statistical Memoirs, n-ro 2, 1994. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio; ISBN 82-553-0894-6, havebla ĉe UEA
- 1991: Aspektismaj Reguloj pri la Verba Formoj en Esperanto. Eld. la aŭtoro, Nøtterøy.
Recenzoj
Pri Aspektismaj Reguloj pri la Verba Formoj en Esperanto
|
Bibliografio
- 2001: Detala nekrologo en la revuo Esperanto 4/2001 (1135).
- 1981: Darbellay, Christian. Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko. Neuss: Darbellay 1981, p. 178 (kun foto)
Eksteraj ligiloj
- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Olav Reiersøl en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Olav Reiersøl en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "reiers" en ĉiuj kampoj)