Saltu al enhavo

Přerov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Urbo de Ĉeĥio

ISO
Přerov

municipality with authorized municipal office (en) Traduki (1990–)
distrikta urbo
municipo kun urbaj privilegioj
municipo en Ĉeĥio
statuta urbo
Czech municipality with expanded powers (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Přerov
Fondita 1131
Poŝtkodo 750 00
Retpaĝaro www.mu-prerov.cz
Demografio
Loĝantaro 47 679 (2 008)
Loĝdenso 713 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 27′ N, 17° 27′ O (mapo)49.45555555555617.451111111111Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 49° 27′ N, 17° 27′ O (mapo) [+]
Alto 210 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 58,449374 km² ( 584 4.9 374 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Přerov (Tero)
Přerov (Tero)
DEC
Situo de Přerov
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Přerov [+]
vdr


Přerov estas urbo en Ĉeĥio, situanta en meza Moravio, ĉe la rivero Bečva, 20 km sudoriente de Olomouc. En 2008 ĝi havis 47 679 loĝantojn. Grava fervoja vojkruciĝo, sidejo de Muzeo de Komenio,la historia urbocentro estas proklamiíta kiel urba monumentzono. En Předmostí u Přerova troviĝas mondfama arkeologia trovloko de mamuto-ĉasintoj.


Historio

Loĝigo de ĉirkaŭaĵo de Přerov estas dokumentita jam en paleolito per sidejo de ĉasistoj de mamutoj en Předmostí ĉe Přerov. En la 11-a jarcento estas dokumentita burgo.

La plej malnova mencio pri Přerov estas el la jaro 1131. Proksime ĉe travadejo trans rivero Bečva estis burgejo kaj staplovilaĝo. La reĝo Přemysl Otakar la 2-a avancigis Přerovon je reĝa urbo en la jaro 1256. En la jaro 1423 ĝi estis konkerita de husanoj. Ekde la jaro 1487 la urbon posedis familio Pernštejn, kiu alikonstruis gotikan burgon en Supra placo je renesanca kastelo kun cilindra turo ). En la 16-a jarcento dum posedo de la familio Žerotín, en kiu Dum tiu periodo dank al aktivecoj de Bohemiaj Fratoj la urbo floris kaj fariĝis grava centro de klereco kaj kulturo. Agadis en ĝi Jan Blahoslav kaj en la loka lernejo en 16081611 studis Johano Amoso Komenio. Dum la tridekjara milito estis la urbo forte detruita de svedoj. Gravan signifon por evoluo de la urbo havis ekkonstruo de fervojo, kuniganta Přerovon kun Vieno, Prago kaj norda Moravio; ĝi fariĝis unu el la plej signifaj fervoj-vojkruciĝoj. Přerov estas nuntempe precipe industria urbo, sed ĝi ofertas al siaj loĝanotj kaj gastoj ankaŭ kvalitajn multflankajn servojn en sfero de turismo, kulturo kaj sporto.


Vidindaĵoj

  • kastelo, nuntempe sidejo de ampleksa Muzeo de Komenio (fondita en 1888)
  • valoraj urbanaj domoj, fontano kaj monumento al Jan Blahoslav (skulptita de František Bílek en 1923) sur la ĉefplaco
  • restaĵoj de remparoj (iuloke ĝis 9 m altaj) kun 11 bastionoj kaj pordegeto el la 15-a jarcento
  • kapelo de Sankta Georgo el la 13-a jarcento
  • novrenesanca Urba domo (nuntempe kultura kaj societa centro) el 1897 kun riĉa stuka ornamo kaj secesiaj elementoj
  • unike konceptita urba parko Michalov el 1903, kun diversaj etkonstruaĵoj kaj plastikaĵoj (proklamita kiel kultura memorindaĵo)
  • skanzeno de praepoko sur Čekyňský kopec en Předmostí (mondfama trovejo de mamuto-ĉasintoj), kun ekspozicio (en loka elementa lernejo) kaj piedmigra instrupado

Esperanto en Přerov

  • En la urbo aktivas vigla Esperanto-klubo, fondita en 1923
  • Unu el aktivaj membroj estas ankaŭ Miloslav Šváček.
  • En 2008 la klubo organizis en Přerov kongreson de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
  • La klubo eldonis koloran esperantlingvan broŝuron pri la urbo kaj ĝiaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ

Přerov (kastelo)


Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto


Eksteraj ligiloj

greke Oficiala urba retpaĝaro