28978 Iksiono
Iksiono | |
Transneptuna objekto | |
astronomia simbolo
| |
28978 Iksiono, montrita per flava sago
| |
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 28978 Iksiono |
Aliaj nomoj | 2001 KX76 vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Iksiono vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Robert L. Millis Marc W. Buie Eugene Chiang ... |
Dato de malkovro | 22-a de majo 2001 |
Loko de malkovro | Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo - Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | plutoneno transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
5 910,9 ×106 km 4 483,9 ×106 km 7 337,79 ×106 km |
Discentreco | 0,241 |
Meza anomaliangulo | 264,157° |
Klinangulo | 19,621° (sur la ekliptiko) |
Periodo | 90 717,327 t (248,37 j) |
Meza cirkulrapido | 4,67 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
71,026° |
Argum. de periapsido | 299,793° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 759 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2,3 ×1020 kg ~ 1 000 kg/m3 ~ 0,1 m/s2 ~ 0,28 km/s |
Rotacia periodo | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 61 K |
Geometria albedo | 0,15 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 3,2 |
Videbla magnitudo | 19,84 vd |
28978 Iksiono estas objekto de la Kujper-zono malkovrata la 22-an de majo 2001 de teamo de la Deep Ecliptic Survey : (Robert L. Millis, Marc W. Buie, Eugene Chiang, James L. Elliot, Susan D. Kern, David E. Trilling, R. Mark Wagner kaj Lawrence H. Wasserman). Maldaŭre nomita 2001 KX76, ĝi ricevis la nomon de Iksiono, lapita reĝo de la helena mitologio.
Ecoj
Iksiono aperas iome ruĝa, (iom pli ruĝa ol 50000 Kvaoaro), ĝia albedo (0,15) estas pli granda ol tiu de la kubevanoj. Laŭ spektra observo, ĝia surfaco estus mikso da karbono kaj tolino (kunpolimeroj rezultantaj de la ultraviolaj radiadoj sur akvo-klatratoj kaj aliaj organikaj kemiaĵoj)
Ĝia diametro estis une taksita inter 1200 kaj 1055 km. Sed ĉar ĝia albedo estas granda, oni nun taksas ĝian grandon al 759 km, iom pli malgranda ol Cereso[1].
Per la "Very Large Telescope", oni ekzameni, ĉu Iksiono ne havus kometan econ[2]; oni ne trovis "voston". Iksiono estas nun ĉirkaŭ 41 AU for de Suno, kaj eblas, ke, kiam ĝi proksimiĝos ĝian perihelo (en 2070), voston aŭ maldaŭran atmosferon oni observus.
Orbito
Ĝi estas unu el la plutonenoj, objektoj en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno. Ĝia orbito similas tiun de Plutono, sed alimaniere direktigata: ĝia perihelio estas "sub" la ekliptiko, Iksiono povas proksimiĝi Plutonon, male al aliaj plutonenoj kiel 90482 Orko.
Noto kaj referencoj
- ↑ Albedoj kaj diametroj de iaj TNOj kaj centaŭroj
- ↑ Serĉo de kometa aktiveco sur ti "centaŭroj" (60558 Eĥeklus, 2000 FZ53 kaj 2000 GM137) kaj du transneptunaj objektoj ((29981) 1999 TD10 kaj 28978 Ixion) (angle)
Eksteraj ligiloj
- angle Nova objekto rigardita kiel plej granda asteroido (el CNN.com/Space)
- angle JPL Small-Body Database Browse 28978 Ixion (2001 KX76)
- angle Simulado de orbito (sur JPL Small-Body Database)
|