Aŭstralia sulo
Aspekto
Aŭstralia sulo | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
La aŭstralia sulo (Morus serrator) estas oceania aŭstralazia specio de birdoj el la genro de moroj de la familio de suledoj.
Temas pri granda marbirdo (84-95 cmj) mezaveraĝe de 90 cmj.
Ili similas al la aliaj suledoj, tio estas blankaj birdoj kun nigraj flugilpintoj kaj vostopinto kaj flava kapo. La junuloj estas brunaj kaj blankiĝas dum 3 aŭ 4 jaroj. Ĝi diferenciĝas de Kaba sulo per malpli granda nigra gorĝa makulo.
Ili bredas oktobre kaj novembre. Kovas ambaŭ gepatroj dum unu monato kaj duono kaj la ido restas ĉeneste ĝis 100 tagoj. Ili bredas en ĉe marbordaj insuloj de aŭstralia ŝtato Viktorio, Tasmanio kaj Novzelando. Ili videblas ekde sudokcidenta Aŭstralio ĝis Novzelando.