Himalaja neĝokoko
Himalaja neĝokoko | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
La himalaja neĝa koko aŭ neĝkoko (Tetraogallus himalayensis) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en okcidénta Kunlun-montaro, Ĉjiljan-montaro kaj okcidenta Himalajo de Cinio. Ĝi videblas atikaü en Sovetunio kaj orientá Afganio. Ĝi estas rezidobirdo. La virbirdo estas preskaŭ tutkorpe bruna, kun densaj bistraj makuloj. Ĝi havas blankajn mentonon kaj gorĝon kaj grandajn blankajn makulojn sur la flugiloj. La birdino estas preskaŭ samkolora kiel la virbirdo, nur sen ergoto sur la tarso. Ĝi pezas 2 000-2 500 gramojn, longas 54-60 cm. kaj la vosto longas 16~9 cm. Ĝi havas kvin subspeciojn, el kiuj tri troveblas en Ĉinio.
La himaiajaj neĝkokoj loĝas en montregionoj 2 000-5 000 metrojn super la marnivelo. Ili ĝenerale aktivadas sur krutaj aŭ rokozaj deklivoj, kaj malofte sur ebenejoj. Matene kaj vespere ili serĉas nutrajon kaj sin kaŝas sub arbustoj aŭ rokoj dum tagmezo kaj nokto. Ili manĝas ĉefe vegetajojn, kiaj sovaĝa bulbo, ventra pruno, junaj folioj kaj floroj de poligono, kaj kelkiam insektojn. Ili migras supren aŭ malsupren laŭ sezonoj. Vintre ili translokiĝas malsupren al zonoj de arbustaroj, pinglarbedaroj kaj eĉ picearoj. Ili fekundiĝas en lokoj 3 000-6 000 metrojn super la marnivelo, kie amasiĝas neĝo. La birdoj konstruas neston en rokfendoj,sub arbustoj kaj metas en ĝin herbojn kaj plumojn. La birdino demetas 8-16 ovojn helflavajn, brunajn, grizajn aü verdajn kun diversgrandaj ruĝetaj makuloj. La kovado daüras ĉ. 28 tagojn. La nove eloviĝinta ido pezas é. 43 gramojn. La himalajaj neĝkokoj fekundiĝas dum junio kaj julio. Lokanoj ofte bredas ilin kiel manĝeblajn birdojn. Sed ili estas tre malfacile bredeblaj kaj fekundigeblaj en regionoj malaltaj super la marnivelo.