Bichiș
Aspekto
Bichiş bikiŝ(hungare: Magyarbükkös madjarbukoŝ) estas komunumo en Rumanio sude de Luduş. En 1910 ĝi havis 839 loĝantojn (hungaroj) kaj en 1992 292 (98% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1296. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye). Apartenas al ĝi Gâmbuţ, Nandra kaj Ozd.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
- Johano Kemény (14-a de decembro 1607 - Keménynagyszöllős, 23-a de januaro 1662): landestro de Transilvanio, memuaristo.