Sagamu
Sagamu aŭ Shagamu estas metropolo kaj universitata urbo en Niĝerio.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 06° 46′ N 03° 25′ O / 6.767 °N, 3.417 °O (mapo)Koordinatoj: 06° 46′ N 03° 25′ O / 6.767 °N, 3.417 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 173.255 en 2012
- Supermara alteco: m
- Horzono: UTC +1
- Poŝtkodo: 121...
Geografio
Sagamu situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta sekcio de la lando en proksimeco de Lagoso.
Historio
Post la mezepoko tiu areo estis ĉasloko de portugalaj kaj holandaj (nederlandanaj) sklavokomercistoj. En la 19-a jarcento el proksimaj vilaĝoj oni formis la urbeton, kiu estis pli konvena por defendaj celoj. Antaŭ la 20-a jarcento la britoj kontrolis la urbon, kiu evoluis, ĉar ĝi situis laŭ komercovojo al la maro. En la 1950-aj jaroj pro ĝia pozicio inter Ibadano kaj Lagoso portis evoluon. Sagamu estas nova sidloko de la "reĝo".
Loĝantaro
Precipe joruboj vivas en la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo.
Ekonomio
En Sagamu la plej grava estas produktado de la cemento el kalkoŝtonoj. En la proksimeco oni kultivas kakaojn kaj nuksojn. Permane oni produktas korbojn kaj ŝnurojn.
Klimato
Sagamu situas en tropika klimato. Jare pluvas inter 1000-2000 mm.
Trafiko
La plej proksima flughaveno troviĝas en Lagoso.