Feroa lingvo
La feroa lingvo estas parolata de la proksimume 41.000 loĝantoj de Ferooj.
La bazon por la feroa literaturlingvo kreis la teologo kaj lingvisto Venceslaus Ulricus Hammershaimb (1819-1909). En la jaro 1846 li kunigis la diversajn feroajn dialektojn per komuna ortografio.
Historio
En la malfrua 19a jarcento, nacia reviviĝo komenciĝis kune kun la evoluo de la skriba lingvo. En 1888, ĉe fama Kristnaska renkontiĝo en Torshavn, estis ellaborita programo por la refortigo kaj evoluigo de la lingvo. Baldaŭ poste ekeldoniĝis la unua gazeto presita en la feroa, Føringatiðindi, kaj la movado daŭrigis la kampanjon por enkonduki la feroan en lernejoj, en la eklezio, kaj en administrado. Post longa periodo de akra disputado kun la regantaj danoj, en 1938 la feroa estis oficiale agnoskita kiel la lingvo de instruado sur la insuloj.
Fine, per la Akto de Aŭtonomio en 1948 la feroa fariĝis la oficiala lingvo de la insuloj. Kvankam tio estis granda atingo, multaj homoj daŭris labori por fortigi la pozicion de la feroa lingvo en ĉiuj socitavoloj. En la 1960aj establiĝis la Fróðskaparsetur Føroya (Feroa Akademio) kun la celo krei strukturon por la esploro kaj instruado de la feroaj lingvo kaj literaturo ĉe la plej altaj universitataj niveloj.
Multaj el la celoj jam estas atingitaj, kvankam la dana ankoraŭ ludas tre grandan rolon en publika vivo kaj edukado.
Specimeno ("Patro Nia")
Faðir okkara,
Tú, sum ert í Himli!
Heilagt verði navn Títt!
Komi ríki Títt!
Verði vilji Tín,
sum í Himli, so á jørðini við!
Gev okkum í dag dagliga breyð okkara!
Fyrigev okkum skuldir okkara,
sum eisini vit fyrigeva skuldarum okkara.
Leið okkum ikki í freistingar,
men frels okkum frá illum!
(Tí Títt er ríkið og valdið, Tín er heiðurin, í allar ævir.)
Amen.