Provinco Nyanza
provinco Nyanza
| |
---|---|
provinco de Kenjo | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Kisumu |
Areo | 12 507 km² |
Loĝantaro | 5 050 000 (stato: kalkulo de 2007) |
Loĝdenso | Esprima eraro: Neatendita numeralo loĝ./km² |
ISO-kodo | KE-600 |
La provinco Nyanza (svahile Mkoa wa Nyanza, angle Nyanza Province, plene esperantigebla "laga provinco") estas unu el sep provincoj de Kenjo. La provinco kovras areon de 12 507 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2007 ĝi havis 5 050 000 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 404 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Kisumu. La provinco plu dividiĝas je dek du distriktoj.
La provinco limas je Tanzanio, Ugando kaj la Viktoria lago - ĝi havas sian nomon laŭ la lago: Nyanza en la lingvo de la etno sukumoj, vivantaj en la najbara ŝato Tanzanio, kaj ankaŭ en aliaj el la bantuaj lingvoj, havas la signifon "lago".
La plej multnombra etno en la provinco estas la nilotaj luoj, kaj estas pluaj bantulingvaj etnoj kiel la gusioj, kuriaoj kaj luhjoj.
El la provinco, pli precize el ties urbeto Nyang’oma Kogelo devenas inter alie la la pli maljuna Barack Obama, patro de la 44-a prezidento de Usono, Barack Obama.
Laŭ la provinco nomatas la asteroido 1356 Njanzo.
Centra | Marborda | Nordorienta | Nyanza ("Laga") | Okcidenta | Orienta | Rifta Valo | krome: ĉefurba distrikto Najrobio