Imre Lajos Illyefalvi
Imre Lajos Illyefalvi [lajoŝ ijefalvi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Illyefalvi Imre Lajos estis hungara statistikisto, profesoro, framasono, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1936).
Imre Lajos Illyefalvi [1] naskiĝis la 9-an de marto 1881 en Lajtafalu (nuntempa Potzneusiedl en Aŭstrio). Li mortis la 10-an de aprilo 1944 en Budapeŝto.
Biografio
Imre Lajos Illyefalvi portis la nomon Janisch Imre Lajos ĝis 1907. Li ricevis diplomon en 1907 en universitato en Budapeŝto. En la sekva jaro li eklaboris en Ĉefurba Statistika Oficejo, kie li estis direktoro inter 1926-1943. En 1917 li aliĝis al framasonoj [2]. Li ankaŭ redaktis diversajn fakrevuojn, krome li ekinstruis en universitato de Szeged en 1933. Post la 2-a mondmilito li edukis en ĉeflernejo en Budapeŝto.
Verkaro (elekto)
- Lengyelországnak elzálogosított XIII szepesi város története, (1907)
- A főváros népessége (Loĝantaro de la ĉefurbo), (1927)
- A hatvanéves főváros (La sesdekjara ĉefurbo), (1933)
- Csonka hazánk városai a statisztika tükrében (1940–1944)