Pantoja (Toledo)
Pantoja | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Sagra | ||
Poŝtkodo | 45290 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Ángeles García López | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 388 (2010) | ||
Loĝdenso | 121 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 3′ N, 3° 50′ U (mapo)40.041666666667-3.8327777777778Koordinatoj: 40° 3′ N, 3° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 524 m [+] | ||
Areo | 28 km² (2 800 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pantoja [+] | |||
Pantoja [pantOĥa] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Limas kun la municipaj teritorioj de Numancia de la Sagra, Borox, Alameda de la Sagra, Cobeja, Villaluenga de la Sagra kaj Yuncler, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Toponimio
La termino "Pantoja" povus deveni el nomo de antikva posedanto de la domaro. En dokumentoj de mozaraboj de la 12a kaj 13a jarcentoj estas referencoj al tri personoj portantaj tiun nomon, nome Alfonso Pantoja, Pedro de Pantoja kaj Pedro Domingo Assacal konata per kromnomo de "Pantoja".
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Pantojanos. La censita populacio en 2010 estis de 3.388 loĝantoj kaj la denseco estas de 121 loĝ/km². Dum la 20a jarecnto la populacio kvarobliĝis, kaj dum la unua jardeko de la 21a jarcento estis milo da novaj loĝantoj.
Situo
Pantoja estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 524 m; je 36 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 28 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°2′30″ N 3°49′58″ Ok.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Historio
En 1173 aperas la unuan fojon la nom de la vilaĝo en dokumento de mozaraboj kiel domaro posedata de Toledo, kaj tiele estus ĝis kiam en 1628 ĝi akiris la titolon de Vilaĝo.
Notoj