Radvanovice
Radvanovice | |
germane: Schillerberg | |
pereinta vilaĝo | |
Monumento de la pereinta vilaĝo
| |
Oficiala nomo: Radvanovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Prachatice |
Administra municipo | Stožec |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Šumava |
Situo | Radvanovice |
- alteco | 815 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 53′ 10″ N 13° 46′ 13″ O / 48.88611 °N, 13.77028 °O (mapo) |
Katastro | 7,58 km² (758 ha) Radvanovice |
Estiĝo | 1752 |
- pereo | 1956 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Radvanovice | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Radvanovice (germane: Schillerberg) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, situanta en Šumava nordoriente de municipo Stožec, en proksimeco de vilaĝo České Žleby en distrikto Prachatice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo ekzistis ekde la jaro 1752 ĝis la jaro 1956, kiam finis ellandigado komencita post la dua mondmilito.[1] Nuntempe en la lokoj, kie la vilaĝo situis, estas lokigita ŝtona monumento kun datoj de la estiĝo kaj la pereo de la vilaĝo, kaj videblaj estas ruinoj de la devenaj konstruaĵoj. La nomo de municipo konserviĝis krom la propra katastra teritorio ankaŭ en la nomo de monteto oriente de la devena vilaĝo (Radvanovský vrch, 1012 m); ĝian nomon havas ankaŭ memorinda arbo, 30 m alta Tilio Radvanice kreskanta proksime de la pli supre menciita monumento.
El la historiaj registroj estas konate, ke ankoraŭ en la jaro 1931 vivis en la vilaĝo 191 loĝantoj en tridek unu konstruaĵoj.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Radvanovice
-
Radvanovice
-
Radvanovice
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Urboj, municipoj, domaroj kaj solejoj pereintaj aŭ parte pereintaj post la jaro 1945 (laŭtempaj bildkartoj, historio, armeaj mapoj, topografio). zanikleobce.cz. Alirita 2014-02-12.
|