Saltu al enhavo

Olav Reiersøl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olav Reiersøl
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1908 (1908-06-28)
Morto 14-an de februaro 2001 (2001-02-14) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonorvega
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Oslo
Universitato de Stokholmo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo statistikisto
esperantisto
matematikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Olav REIERSØL (naskiĝis la 28-an de junio 1908 en Krødsherad (Norvegio), mortis la 14-an de februaro 2001), estis norvega profesoro pri stokastiko, esperantisto kaj Esperanto-vortaristo kaj -gramatikisto.

Profesia vivo

Post diplomitiĝo en 1935 Reiersøl laboris de 1936 ĝis 1938 kiel asistanto de Ragnar Frisch, la unua Nobel-premiito pri ekonomiko (1969). Ekde 1950 li estis docento pri matematiko kaj de 1958 profesoro pri stokastiko ĉe la Universitato de Oslo. Li membris en la Norvega Akademio de Sciencoj kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

Esperanta agado

Ekinteresita jam knabaĝe pri Esperanto, Reiersøl lernis ĝin per Cseh-kurso kaj membriĝis en Klubo Esperantista en Oslo en 1932. Pro implikado en la kontraŭ-germana rezisto, en 1943 li devis fuĝi al Svedio, kie li spertis viglan Esperanto-komunikadon inter diverslandaj rifuĝintoj.

Post sia unua partumo en la 35-a UK 1950 en Parizo, li nature aniĝis en la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 37-a UK 1952 en Oslo. En 1968 kun Carl Støp-Bowitz li iniciatis la fondon de Studenta Esperanto-Societo kaj samtempe instruis Esperanton en la universitato.

Scienca agado en Esperanto

Matematika terminologio

Lia scienca agado en Esperanto etendiĝis preter lia fako ankaŭ al lingvaj temoj: li ellaboris Plurlingva matematika terminaro (1963), kontribuis pri matematiko al Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970) kaj fine verkis Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta (1987, 1994).

Unu el la gvidaj "tempistoj"

Liaj studoj "Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto" (1980), "Kritika analizo de la Akademiaj proponoj kaj decidoj pri la uzo de verbaj formoj" (1985) kaj "Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto" (1990) ĝis hodiaŭ estas la plej profundaj prezentoj de la t.n. "-ata/-ita"-demando, t.e. pri la ĝusta interpreto de la pasivaj participoj en Esperanto, el "tempista" vidpunkto. Kvankam la Akademio de Esperanto sub la direktoreco de Gaston Waringhien decidis favore al la kontraŭa opinio, la t.n. "aspektismo", kaj kvankam Reiersøl estis kritikata ekzemple de Michel Duc Goninaz, la studoj de Reiersøl daŭre restas legindaj kaj nenion perdis de sia argumenta aktualeco.

Sciencaj organizoj

Reiersøl kunfondis Internacian Asocion de Esperantistaj Matematikistoj (IAdEM, 1974), lekciis ĉe Someraj Universitataj Kursoj (1976, Lieĝo) kaj de 1985 ĝis sia morto estis plenrajta membro de AIS San-Marino.

Verkoj (elekto)

  • 1963: Kelkaj konsideroj pri matematikaj terminoj en Esperanto; Oslo, Norvegio
  • 1973: Konsideroj pri matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto; Oslo, Norvegio
  • 1976: Probablokalkulo. Elementa enkonduko. SUK-kursoteksto - KT 21; Liege, Belgio
  • 1980: Kriterioj por lingvotaksado en interlingvistiko. p. 216-227 en Miscellanea Interlinguistica, Budapest
  • 1982: Matematikaj kaj statistikaj terminoj en Esperanto. Suplemento al Plena Ilustrita Vortaro. Statistical Memoirs, n-ro 1, 1982. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio. Republikigita en Akademiaj Studoj 1983 (red. Rüdiger Eichholz). Esperanto Press, Bailieboro, Kanado
  • 1984: Diferencialaj ekvacioj de samplaraj distribuoj. Statistical Research Report, no. 6, 1984. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
  • 1985: Principoj por elekto de matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto. Statistical Memoirs, n-ro 2, 1985. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
  • 1987: Matematikaj kaj stokastikaj terminaro Esperanta. Statistical Memoirs, n-ro 1, 1987. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
    • 1994: reviziita kaj pliampleksigita dua eldono. Statistical Memoirs, n-ro 2, 1994. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio; ISBN 82-553-0894-6, havebla ĉe UEA
  • 1991: Aspektismaj Reguloj pri la Verba Formoj en Esperanto. Eld. la aŭtoro, Nøtterøy.

Recenzoj

Pri Aspektismaj Reguloj pri la Verba Formoj en Esperanto

Citaĵo
 Ĉar la Participa temo estas jam tiel kaj tiom draŝita, mi nur hezitante konsentis recenzi tiun kajeron. Kiam antaŭ dudek kvar jaroj mi recenzis similan de T.Jung, mi difinis mian pozicion akordan kun la posta Akademia Decido en 1968a, per kiu finiĝis tiu ne ĉiam sincera debato. Mi diris ne sincera, ĉar tiam por defendi AT-ismon oni argumentis per frazoj similaj al tiu: "Li instruis en lernejo, el kiu li estis elpelita", kaj demandis por kontrasto: Kiel li povis instrui tie, se li estis elpelita? Tiel oni pretendis pruvi, ke la ĝusta formo estas ..."el kiu li estis elpelata". Nu, oni imagu instruiston, kiu instruas forpelate! (ago tiam prezenca). Serioze; mankis la tempindikilo: ..."el kiu, li (iam antaŭe) aŭ (poste) estis elpelita". Certe, ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu, ankaŭ ne la Akademiaj Decido; sed sen lingva disciplino, nia tutviva penado por Esperanto fariĝos ruino. La t.n. AT-ismon la aŭtoro defendas ne per teoriaj konsideroj, gramatiko k.s., sed per kontraŭmeto de nombraj -laŭ lia kompreno - reciproke malkongruaj difinoj de reguloj kaj vortoj ĉu de daŭro, rezulto k.a.) faritaj de niaj ĉefaj esperantologoj. Tio rezultigis 75 paĝojn da paragrafoj per kies kontrasto la aŭtoro konkludas ke la Zamenhofa uzado estas akorda kun AT-ismo, kontraŭ kiu tamen decidis la Akademio, tute prave, laŭ mia opinio.

Ekster ĉia nacilingva verba konsidero, la prezenco ne ekzistas sen daŭro. Tial, atribui al ATA, (prezenca ago) signifon de ffnjteco, estas mallogike, ĉar kio jam finigis (:ITA), tio ne plu estas prezenca, kaj kio estas prezenca (ATA), tio ankoraŭ daŭras. La participoj estas esence adjektivaj kaj rolas sufikse same kiel EBLA kaj INDA: Letero skribata (komencita kaj ne finita); Skribita (finita); Skribota (ne komencita); Skribebla (kiun oni povas skribi); Skribinda (kiu meritas skribon). Tiu ĉi difino validas en la tri tempoj (as-is-os) kaj ĝi havas nenion komunan kun la nacilingvaj verbtabeloj.

Ŝajnas, ke la aŭtoro (pĝ.68) pli preferas apliki certajn regulojn ol sekvi la rekomendon de Zamenhof, ke "Oni lernu la lingvon kun ĝia tuta vera kaj unuforma spirito el liaj libroj" 
— Salvador Gumá. Boletín n303 (nov 1991)

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.