Pozuelo de Zarzón
Pozuelo de Zarzón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10813 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Sheila Martin Gil | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 444 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 9′ N, 6° 25′ U (mapo)40.1483141-6.4159853Koordinatoj: 40° 9′ N, 6° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 466 m [+] | ||
Areo | 47 km² (4 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pozuelo de Zarzón [+] | |||
Pozuelo de Zarzón (Malgranda puto de la granda rubuso) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 444 loĝantoj sur areo de 47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². La puto de la nomo aperas en la blazono de la vilaĝo. La loĝantoj nomiĝas pozolinos.
Situo
[redakti | redakti fonton]Pozuelo de Zarzón estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 466 m; je 90 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 150 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 47 km².
Pozuelo de Zarzón limas kun:
- Villanueva de la Sierra kaj Santa Cruz de Paniagua norde.
- Guijo de Galisteo kaj Montehermoso sude.
- Guijo de Coria sudokcidente.
- Villa del Campo okcidente.
- Aceituna oriente.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ŝajne jam estis keltoj en la ĉirkaŭaĵoj, kie oni trovis funebrajn restaĵojn.[1]
De la romia epoko oni trovis en Pozuelo restojn kaj funebrajn kaj aliajn arkeologiajn, ĉar apud la nuna Pozuelo pasis romia ŝoseo.
Post la Reconquista, Alfonso la 9-a de Leono donis la vilaĝon de Pozuelo al la senjorujo de San Juan de Mascoras, en la aktuala Santibáñez el Alto. Tamen la vilaĝo pasis rapide al aparteno al la Senjorujo de Galisteo, de kio dependis ĝis ties forigo en 1837.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo de Pozuelo de Zarzón inter 1900 kaj 2007 | |||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | ||||||||||||||
1351 | 1369 | 1187 | 1124 | 1284 | 1290 | 1287 | 977 | 756 | 601 | ||||||||||||||
1996 | 1999 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | |||||||||||||||
660 | 640 | 609 | 601 | 599 | 599 | 580 | 564 | 572 |
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de San Pedro estas baroka de la 16a jarcento rektangula kun kvar eroj, bolvo kaj poligona absido. Estis retablo, sed bruliĝis en la 1920-aj jaroj.
- Ermitejo de la Kristo del Humilladero, situa ĉe la ŝoseo de Coria, de stilo baroka.
- Ermitejo de Sankta Jozefo, situa sur la monto de Sankta Jozefo, estas la plej antikva ermitejo, ankaŭ baroka.
- Ermitejo de Sankta María, dediĉita al la patronino.
- Kalvario, estas aro de sep krucoj situaj ĉe la ŝoseo de Coria.
- Muzeo etnografia de la familio Guardado-Corchero, kun granda kvanto de iloj uzitaj en agrikulturo kaj brutobredado.
- Monumento al olivisto ĉe la enirejo al la vilaĝo, ĉe la ŝoseoj EX-370 kaj EX-204.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Historio de Pozuelo de Zarzón. Arkivita el la originalo je 2002-09-02. Alirita 2002-09-02.
- ↑ interesaĵoj[rompita ligilo] Municipo de Pozuelo de Zarzón