Agato
Agato estas amorfa, tavole kolorigita formo de kalcedono, demetiĝinta en geodojn, laŭ paralelaj tavoloj, prezentante variajn, ordinare diafanajn koloraĵojn. Ĝi havas la durecon de 6,5 laŭ la Mohs-skalo, kaj denson de 2,58. Ĝi troviĝas en magmaj rokaroj.
Ĝi havas la kemian formulon de SiO2. Ĝi estas mikrokristala kvarctipo.
Ĉar ĝi estas dura, tiel ĝi estas uzata por teknikaj iloj, sed servas ankaŭ por juveloj, kiaj kameoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La originalan nomon de agato (aĥat) donis Theophrastos post rivero Achates (hodiaŭ Drilo, Sicilio), kie oni trovis ĝin. Tiu skriba formo (kun ch) restis nur en kelkaj lingvoj. Ĉe la plimulto la nomo ŝanĝiĝis al agat(o).
Jam en la fruaj epokoj havis ĝi altan valoron. Ĝi estas menciita jam en la Biblio, en la 2-a libro de Moseo, 28, 17-20.
Gravaj minejoj de agato estas en Brazilo kaj Urugvajo. Oni uzas ilin ekzemple por intajloj.
Variaĵoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la diverskoloraj tavoloj, oni nomas diverse la agatojn. Plej gravaj estas
- Onikso (nigraj kaj blankaj tavoloj)
- Sardonikso (ruĝaj kaj blankaj tavoloj)
- Muskagato entenas nigrajn manganajn dendritojn
- Ĉielarka agato montras diversajn kolorojn
La plej granda agato superis eĉ la 35 tunojn (1902).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.minsocam.org/MSA/collectors_corner/arc/silicanom.htm
- http://www.meyers-konversationslexikon.de
- http://www.mineralienatlas.de/phpwiki/index.php/Achat
- http://www.goodmorning.de/gm_edel_achat.html Arkivigite je 2006-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube