Saltu al enhavo

Cherbourg-Octeville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cherbourg-Octeville
delegita komunumo (2016–)
komunumo en Francio (2000–2015) Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Normandio
Departemento Manche (subprefektejo)
Arondismento arondismento Cherbourg (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj (ĝis 2015)
Malaperinta en 1-a de januaro 2016
INSEE kodo 50129 [+]
Poŝtkodo 50100 / 50130
Kodo laŭ INSEE 50129
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 288  (2007)
Loĝdenso 2 825 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 38′ N, 1° 37′ U (mapo)49.638611111111-1.6158333333333Koordinatoj: 49° 38′ N, 1° 37′ U (mapo)
Alto De 0 al 139 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 14,26 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cherbourg-Octeville [+]
vdr
Blazono
Blazono

Cherbourg-Octeville [ʃεʁbuʁɔktəvil], aŭ pli simple Cherbourg, Esperante: Ĉerburgo, estas malaperinta franca komunumo lokita en la departemento Manche kaj en la regiono Normandio, nordokcidente de Francio. Ĝi ekzistis inter 2000 kaj 2015 kaj estis unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estris la arondismenton Cherbourg.

Cherbourg-Octeville havas proksimume 42 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Cherbourgeois en la franca. Cherbourg gastigas armilaron de la franca militŝiparo.

Ĝi nun formas parton de nova komunumo Cherbourg-en-Cotentin.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Cherbourg-Octeville situas norde de la duoninsulo Cotentin ĉe la Manika Markolo, je la elfluejo de la rivero Divette, 120 kilometrojn el la anglaj bordoj. Ĝi estas la plej granda urbo de la departemento. La komunumo Cherbourg-Octeville formiĝis, kiam la urbo Cherbourg absorbis Octeville je la 28-a de februaro 2000.

Mezepoke, la urbo nomiĝis Carusburc, sed antaŭe havis aliajn nomojn kiel Coesaris burgus, Caroburgus aŭ kelkfoje Cherebertum. La nomo "Cherbourg" ne stabiliĝis antaŭ la fino de la 17-a jarcento.

En 1776, pro peto de Ludoviko la 16-a, komisio estrita de Pierre André de Suffren devis elekti la plej taŭgan strategian havenon por la defendo de la bordoj de la Manika Markolo inter tri kandidatoj, tio estas Cherbourg, Ambleteuse kaj Boulogne-sur-Mer. La raporto de la komisio konsideris, ke nur Cherbourg sufiĉe taŭgis por gastigi kaj protekti almenaŭ 80 militŝipojn. Ekde 1783, tri inĝenieroj sinsekvis dum pli ol 70 jaroj por starigi la 4000-metrojn longan digon.

En 1905, Cherbourg gastigis internacian ekspozicion, kaj cetere konsistigis la unuan vojaĝetapon de la RMS Titanic en 1912. En 1944, Cherbourg estis la ĉefa prioritato de la usonaj soldatoj elŝipigitaj al Utah Beach, ĉar la urbo estis la sola profundakva haveno de la regiono.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
La baziliko Sainte-Trinité.