Haute-Savoie
Haute-Savoie | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
Numero | 74 |
Prefektejo | Annecy |
Subprefektejoj | Bonneville Saint-Julien-en-Genevois Thonon-les-Bains |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Christian Monteil |
Prefekto | Georges-François Leclerc |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 841 482 (2021) |
Areo | 4 388 km² |
Loĝdenso | 192 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 29 |
Komunumoj | 290 |
Haute-Savoie [ot savwa] aŭ Alta Savojo estas franca departemento en la nordo de Alpoj, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi apudas Svision norde kun la lago Lemano, oriente Italion kun la masivo de la Blanka Monto, sude Savoie kaj okcidente Ain.
La departemento enhavas 290 komunumojn, en kiuj loĝas 769 677 homoj (en 2013)[1]. Ĝia ĉefurbo estas Annecy.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
- arondismento Annecy
- arondismento Bonneville
- arondismento Saint-Julien-en-Genevois
- arondismento Thonon-les-Bains
Geografio kaj geologio
[redakti | redakti fonton]La departemento enhavas tri naturajn regionojn:
- okcidente la savoja antaŭlando kie kuŝas montaretaj ĉenetoj el kalko, molaso kaj moreno el la malnova rodana glaĉero: Albanais kaj Genevois;
- oriente la grandaj alpoj kun la kristala masivo Blanka Monto, kie staras la plej alta punkto el okcidenta Eŭropo (4 807 m) kaj la Ĉeno Aravis, plejalta prealpa kalka masivo, kiu konsistigas la montaran centron de la departemento;
- inter ili la prealpaj kalkaj mezaltaj masivoj: Bauges, Bornes kaj Chablais.
La ĉefaj riveroj estas:
- Rodano, kiu fluas tra la lago Lemano kaj konsistigas la okcidentan limon;
- Arves kiu desegnas la valon Faucigny, kie situas Chamonix;
- Chéran kiu fluas el la suda masivo Bauges en Savojo, kie ĝi fontas;
- Fier kiu fluas el Masivo Bornes kaj trafluas famajn samnomajn gorĝojn.
La Alpa Sulko, granda valo en la Nordalpoj, kiu etendiĝas de Grenoble ĝis Ĝenevo, oriente trairas la departementon. En Haute-Savoie estas multaj glaĉeraj lagoj, inter kiuj la plej grandaj post la lago Lemano (nur parte savoja) estas lago de Annecy.
Historio
[redakti | redakti fonton]Vidu la historion de Savojo, kiu estas la historio de la du departementoj: ili konsistigis laŭ ĝenerala senco Savojon antaŭ 1860; oni tamen povas aldoni aparte por Haute-Savoie la jenon.
En la mezepoko la teritorio dividiĝis en pluraj grafejoj:
- grafejo de Ĝenevo, kiuj entenis Annecy kaj Saint-Julien-en-Genevois,
- grafejo de Faucigny (nuna arondismento Bonneville),
- grafejo de Chablais (nuna arondismento Thonon-les-Bains).
En la 15-a jarcento Amadeo la 8-a, la unua duko de Savojo, unuigis ilin kun sia tuta dukejo de Savojo kaj ĝin regis.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Haute-Savoie (74) (france). Alirita 12-an de majo 2013 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Haute-Savoie
- Savoja dinastio
- Savojo (regiono)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prefektejo de Haute-Savoie
- Departementa konsilio de Haute-Savoie Arkivigite je 2011-02-09 per la retarkivo Wayback Machine
|