Apulio
Apulio | |
itale Puglia | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | PUG |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 19 362 km² |
Ĉefurbo: | Bari |
Loĝantaro: | 4 029 053 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 208 loĝ./km² |
Provincoj: | Bari, Barletta Andria Trani, Brindizio, Foggia, Lecce, Taranto |
Komunumoj: | listo de 258 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 16 |
Prezidanto: | Michele Emiliano (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Apulio aŭ Apulujo (itale Puglia [pulja]) estas sudorienta regiono de Italio, kiu konsistigas la maleolon kaj la kalkaneon de la Itala duoninsulo.
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 4 029 053 loĝantoj sur areo de 19 365,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 208 loĝantoj/km².
Ĝi estas regiono kampara, kiu produktas fruktojn kaj vinon. Ĝiaj havenoj servas Grekion kaj Albanion.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj prahomoj jam loĝis en Apulio antaŭ 250 000 jaroj; tion pruvis, inter aliaj, la malkovro de la restaĵoj de la tiel nomata Homo de Altamura, ekzemplero de praa Neandertala homo. Ekzistas multenombraj aliaj restaĵoj el pratempo, kiel menhiroj kaj dolmenoj[1].
Dum la 1-a jarmilo antaŭ Kristo alvenis la popoloj Daunianoj, Peuketianoj kaj Mesapianoj, verŝajne el Ilirio. Poste, dum la helena epoko, multajn koloniojn tie fondis la Granda Grekio, inter kiuj la sparta urbo Tarentum (Taranto).
La Romianoj rapide komprenis la gravan rolon de Apulio kiel komerca nabo, tamen ĝia konkero, dum la 3-a jarcento antaŭ Kristo, aparte malfacilis pro la rezisto de la urboj Tarentum kaj Brundisium (Brindizio). La Romianoj finfine starigis la regionon Regio II Apulia et Calabria[2], kiu ankaŭ inkluzivis Samnion, parto de la nuntempa Moliso kaj la orienta Basilikato. Estis konstruitaj la strato Appia kaj, dum la imperia periodo, la strato Traiana, per kiu oleo kaj greno produktitaj en Apulio povis esti transportataj.
Kiam la Okcidenta Roma Imperio disfaliĝis, Apulio travivis daŭran periodon da sufero[3]. Post la alveno kaj foriro de multaj popoloj, la regiono iĝis posedaĵo de la Bizanca imperio.
Poste, la alveno de la Normanoj, ili forpelis la bizancojn de Suda italio kaj formigis Reĝlando de la du Sicilioj daŭrita ĝis la 1302.
Geografio
[redakti | redakti fonton]El geografia vidpunkto, Apulio estas longa kaj mallarĝa regiono, kies sudan parton konsistigas duoninsulo kiu etendiĝas inter la Adriatika maro, oriente, kaj la Ionia maro, okcidente kaj sude. La tradicia limo inter la du maroj estas la Markolo de Otranto, kiu disigas Apulion de Albanio.
Ĉefaj urboj
[redakti | redakti fonton]Jenas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.
1 | Bari | Provinco Bari | 325 200 loĝ. |
2 | Taranto | Provinco Taranto | 196 600 loĝ. |
3 | Foggia | Provinco Foggia | 153 500 loĝ. |
4 | Andria | Provinco Barletta-Andria-Trani | 98 100 loĝ. |
5 | Lecce | Provinco Lecce | 93 500 loĝ. |
6 | Barletta | Provinco Barletta-Andria-Trani | 93 200 loĝ. |
7 | Brindizio | Provinco Brindizio | 90 200 loĝ. |
8 | Altamura | Provinco Bari | 67 700 loĝ. |
9 | Molfetta | Provinco Bari | 59 900 loĝ. |
10 | Cerignola | Provinco Foggia | 58 100 loĝ. |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Giulia Ferola. Dolmen e Menhir in Puglia (itale). Arkivita el la originalo je 2009-10-27. Alirita 2008-03-26 .
- ↑ Regio II Apulia et Calabria mapo kaj historio Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- ↑ Franco Savelli. Caduta dell'Impero Romano e dominazioni straniere (secoli IV-XI) (itale). Alirita 2008-03-26 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|