Uzanto:Christophe FOUCHER
Aspekto
(Alidirektita el Christophe FOUCHER)
Mi loĝas en Rennes, Francio. Mi naskiĝis la 7an de aŭgusto 1974. Mi lernis esperanton ekde septembro 2001. Mi partoprenas la redaktadon de DMoz.
Lasu mesaĝon ĉi tie:
- Bonvenon al Vikipedio, Christophe! Mi rimarkis viajn aldonojn ĉe Jean-Pierre JEUNET kaj Dominique PINON; ĉu vi estas ŝatanto de Jeunet et Caro? Estas ĉiam bone, ke homoj kun ĝusta gusto en filmo troviĝu ĉi tie! --Brion VIBBER
Dankon Brion. Jes, mi tre ŝatas Jeunet et Caro. Mi esperas ke ili faros aliajn filmojn kune. Ĉu Delicatessen kaj La cité des enfants perdus estis montrata en Usonaj kinejoj ? --Christophe FOUCHER
- Pri Delicatessen mi ne certas; lCdEP ja montriĝis, almenaŭ en la "artkinejoj", sed bedaŭrinde mi neniam bonŝancis trovi ĝin, ĉar mi eltrovis la filmon post ĝi forflugis el la kinejoj kaj do mi spektis tiujn du filmojn nur per video. (La francaj DVDoj estas ege interesantaj pro la "specialaj enhavoj" mankantaj ĉe la usona versio, sed la manko de subtitoloj iomete ĝenas min -- mi devas plibonigi mian francan!) Amélie montriĝis (kaj ankoraŭ montriĝas) ĉi tie, dank' al la kreskanta famo de la direktoro. --Brion VIBBER