Esperantigo de homoj
Esperantigo de homaj nomoj estas la transskribo al Esperanto de la homaj propraj nomoj.
La vorto esperantigo estas foje uzata kiel sinonimo de esperantistigo; tiu uzo tamen estas evitinda, por ne konfuzi la du agadojn "fari ion Esperanta" kaj "fari iun Esperantisto".
Estas notinde krome, ke la A-finaĵo, ofte uzata kun virinaj nomoj (vidu la ĉi-postajn ekzemplojn), estas neracia. Efektive, tiu kutimo estas nur tiu de kelkaj kulturoj, kaj plie eĉ en tiuj kulturoj estas viraj nomoj kun A-finaĵo, kaj virinaj nomoj kun O-finaĵo. Tio do estas nelogika kaj netaŭga por lingvo kun internacia celo[1]. Krome, tiu uzo estas gramatike kontraŭfundamenta, ĉar propraj nomoj estas unuavice substantivoj[2]. Sekve, A-nomoj por virinoj ne estas malpermesitaj, precipe se la originala nomo estas A-finaĵa, sed por plene esperantigi virinajn nomojn, A-finaĵo ne estas nepra, kaj O-finaĵo preferindas.
Jen estas kelke da tradiciaj esperantaj nomoj:
- Viroj
- Alano
- Benjameno
- Cirilo
- Eŭgeno
- Georgo
- Ivano
- Roberto
- Sim(e)ono
- Tomaso
- Virinoj
- Amelio
- Anjo
- Belindo
- Elizabeto
- Hilda
- Izabela
- Julia
- Katrina
- Kristina
- Olivo
- Sofia
- Sonja
- Komunaj radikoj inter viroj (-o) kaj virinoj (-a)
- Albert-o/a
- Aleksandr-o/a
- Daniel-o/a
- Francisk-o/a
- Johan-o/a
- Karl-o/a
- Laŭr-o/a
- Mari-o/a
- Miĥael-o/a
- Paŭl-o/a
- Petr-o/a
- Viktor-o/ia
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Choosing an Esperanto name[rompita ligilo] angle Esperanto ĉe la Universitato de Roĉestro