Klaĉ-Kunveno Post-Somera (KKPS) estis ĉiujara Esperanto-renkontiĝo de 2012 ĝis 2022, kiu daŭrigis la tradicion de PSKK, kaj kiu estas antataŭigita de VSKK ekde 2024.
KKPS celis allogi precipe junulojn, plejparte ekster Nederlando, kiuj jam parolas Esperanton kaj antaŭe jam partoprenis Esperanto-renkontiĝojn. KKPS okazis kutime en Nederlando, kaj estis organizata de Nederlanda Esperanto-Junularo. La unua KKPS okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro 2012 en Delft, kaj la lasta la 28-an de oktobro ĝis 30-a de oktobro 2022 en Delft. La tria kaj la kvara KKPS kunokazis kun la aŭtuna studsemajnfino de Esperanto Nederland. Komence KKPS okazadis en la unua semajnfino de novembro, poste tio moviĝis al la lasta semajnfino de oktobro, en kiu estas aldona horo pro finiĝo de somera tempo. Varbilo por la aranĝo estis la humura gazeto Pos-Amiko.